Biblioteko
Biblioteko

Bonvenon al la tradicia Septembra Renkontiĝo en la Esperanto-Muzeo!

Inter la 8-a kaj la 10-a de septembro 2023 okazos en Svitavy tradicia semajnfina renkontiĝo, kun inaŭguro de la nova ekspozicio „15 jaroj de la Esperanto-Muzeo“ kaj „90 jaroj de Esperanto en Svitavy“ kaj kun bunta akompana prelega kaj kultura programo. Vi estas kore invitataj! Kaj kio ĉio atendas vin?

PLANATA PROGRAMO:

Vendredo:

18:00 – vespermanĝo

19:00 – „Reĝo Lávra“  – teratra ensemblo DOMA

20:00 – Prelego pri la vojaĝo per ŝipo ĉirkaŭ Norvegio (Jakub Heřmanský)

_____________­________________________­______________________

Sabato:

9:00 – Inaŭguro de la nova ekspozicio

10:00 – Prelego pri historio de Esperanto en Svitavy (Libuše Dvořáková)

10:30 – prezentado de novaj libroj (Petr Chrdle)

11:00 – prezentado de novaj libroj ((Jindřiška Drahotová)

12:00 – tagmanĝo

13:30 – Prelego: "Komenio kaj Zamenhof“ (Petr Chrdle)

15:00 – Prelego: Historio de Esperanto en Slovakio“ ((Mária Pilková)

16:30 – prezentado de nova retejo de la „Esperanto-Muzeo“ (J.Kalčík, J.Tomeček)

18:00 – vespermanĝo

19:00 – koncerto de sopranulino Beata Altior

_____________­________________________­_____________________

Dimanĉo:

9:00 – programo de sinjoro Jiří Altior

sekve por interesitoj urbopromeno kaj vizito de vidindaĵoj.

Por eksterlandanoj ebleco de plilongigo de la restado.

_____________­________________________­_____________________

TRANOKTADO:

Simpla favorpreza ebleco (2 – maks. 3litaj ĉambroj kun duŝejo/necesejo komuna por 2 ĉambroj) estas proponata en la Studenta hejmo de la Sanzorga mezlernejo  – 350,– CZK (15 EURO) /1 persono /1 nokto .

Necesas pagi al la konto

2200199009/2010

por eksterlandanoj el IBAN CZ48 2010 000­0 0022 0019 9­009, BIC(SWIFT) kodo FIOBCZPP

kaj aliĝi al

dvor.libuse(he­liko)seznam.cz ĝis la 15-a de aŭgusto 2023, pli poste sen garantio!

Rezervado kaj pago surloke (validas nur por eksterlandanoj) nur post antaŭa interkonsento. Kaze de intereso pri pli komforta loĝado en la hotelo bv. kontakti nin aŭ mendi mem ekz. en Booking.com.

_____________­________________________­____________________

PROGRAMKOTIZO KAJ MANĜOJ

Partopreno en la programo SENPAGAS, tagmanĝojn kaj vespermanĝojn pagas ĉiu partoprenanto memstare surloke.

Eblas manĝi komune en unu restoracio kaj mem elekti el la menuo, aŭ prizorgi la manĝojn aparte.

_____________­________________________­____________________

KONTAKTOJ:

Adreso de la okazloko:

Esperanto-Muzeo, Domo de Ottendorfer, náměstí Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy ( SITUO SURMAPE)

La ĉefenirejo al la domo troviĝas el flanko de la ĉefplaco, ne de la ŝoseo!

Retadreso: svitavy (heliko) esperanto.cz

Telefonnumero (+420) 604 377 616 – estrino de la muzeo Libuše Dvořáková

La urbo Svitavy facile atingeblas per rekta trajno kaj el Prago kaj el Brno. El la orienta direkto Ostrava/Olomouc necesas sangxi la trajnon en Česká Třebová. Kaze de bezono pri la transporto petu konsilon cxe la organizantoj.

Pavla Dvořáková


  • publikita 10. 7. 2023
  • 276 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi