Dezirante al vi ĉion bonan en
la sekva jaro ni antaŭĝojas viajn ĉu virtualajn, ĉu fizikajn vizitojn ĉe
ni! Ni almetas ligilon al interesaj multmediaj dosieroj pri zamenhof- kaj
kristnaskaj temoj. Ni informas ankaŭ pri risko de baldaŭa fermiĝo de Ipernity
kaj pri ebleco de ĝustatempa elŝuto de dosieroj el nia tiea paĝo.
Ni elkore invitas vin al nia muzeo dum la lasta
septembra semajnfino 2015! Atendas vin riĉa kultura, kleriga kaj amuza
programo.
Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) krom la daŭra ĝenerala ekspozicio pretigas ĉiujare novan teman ekspozicion – la nuntempa , daŭranta ĝis la 15-a de septembro, temas pri kolektado (vidu www.ipernity.com/…81031/806146). La 26-an de septembro 2015 okazos inaŭguro de la nova ekspozicio sub la temo „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo“ aŭ „Alternativaj manieroj de ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj“. Por fari ĝin laŭeble plej bunta kaj interesa, ni atendas ankaŭ viajn kontribuaĵojn!
Vi povas sekvi kompleksan prelegon kun fotoprezentado de Petro Chrdle, prezentitan dum la Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, okazinta en Modra (Slovakio) 13.-16.11.2014.
La 27-an de septembro 2014 je 10:30 okazos solena inaŭguro de
la nova tutjara tema ekspozicio en Esperanto-Muzeo Svitavy, ĉi-foje pri
„ESPERANTO KAJ KOLEKTADO“. La aranĝo okazos kun paralele organizita
tutŝtata filatela ekspozicio. Ni sincere invitas vin kaj alportas precizigajn
informojn pri la por vi preparata riĉa dutaga programo.
Al ĉiuj niaj vizitantoj ni deziras belajn festojn kaj la tutan
sekvan paskoperiodon kaj antaŭĝojas nian pluan renkontiĝon, ĉu virtualan,
ĉu personan.
Aŭtune de ĉi tiu jaro atendas la muzeo la plej grandan eventon.
Krom inaŭguro de nova tutjara ekspozicio okazos filatela revuo, kie havos
esperantaj materialoj propran ekspozician spacon.
Ekde la 1-a de oktobro ĝis la 30-a de novembro
2013 Esperanto-Muzeo en Svitavy estos fermita pro rekonstruo de la hejtado en
la tuta domo. Ni dankas pro via komprenemo kaj antaŭĝojas vian viziton ekde la
1-a de decembro.
Ni invitas elkore ĉiujn interesitojn por la lasta septembra
semajnfino, ekde la 27-a ĝis la 29-a de septembro 2013, al
Jubilea Solenaĵo omaĝe al kvinjariĝo de Esperanto-Muzeo kaj 80 jaroj de
Esperanto en Svitavy. Preparata por vi vere bunta interesa programo kontraŭ tre
favoraj prezkondiĉoj! Ne hezitu legi plu!
Dimanĉe la 16-an de septembro 2012 inter la 13-a
kaj 17a horo alireblas por vi nia muzeo tute senpage. Kion ĉion vi povas tie
sperti kaj fari krome, kompare kun aliaj vizitotagoj?