Biblioteko

Bonvenon en la Esperanto-Muzeo, kiu estiĝis dank' al kunlaboro inter la urbo Svitavy, Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka Klubo de geamikoj de Esperanto.

La muzeo estis solene inaŭgurita la 20-an de septembro 2008 en la teretaĝo de romantisma Domo de Ottendorfer, situanta rande de la ĉefplaco, kaj ĝian ekeston grave finance subtenis Muzeo pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, La urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (Usono). La domo estas posedaĵo de la urbo, prizorgata de la Urba muzeo kaj galerio kaj Esperanto-muzeo estas tie en senpaga luo. La tuta interna ekipaĵo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

La ĉefaj celoj kaj aktivecoj de la muzeo estas multflanke kaj multmedie informi ĉeĥan kaj eksterlandan publikon pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo, okazigi portempajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn (ankaŭ por neesperantista publiko), prilabori kaj alirebligi Esperanto-bibliotekon kaj arkivon kaj vendi Esperanto-librojn.

La nuntempa ekspozicio, kiun vi povas viziti ĝis mezo de majo 2013, nomiĝas „125 jaroj de Esperanto“. Krom informpaneloj kaj librovitrinoj por vizitantoj disponeblas ankaŭ multmediaj dokumentoj en la muzea komputilo kaj sur la interaga tuŝekrano. Ekde oktobro 2011 la muzeo estas ankaŭ oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Tamen en la ejo troviĝas neniu ĈEA-oficejo.

La urbo Svitavy situas fakte en centro de Ĉeĥio, en milda kaj turisme alloga regiono de Bohemia-moravia limlando, kiu estas de ĉiuj direktoj facile trafike atingebla. Ĝi estas i.a. naskiĝloko de Oskar Schindler, fama savinto de judoj dum la dua mondmilito, kun kies vivo vi povas konatiĝi en la urba muzeo. La urbo havas sendube multon interesan por proponi dum via restado. Pli detale vi povas informiĝi en la oficiala retpaĝaro, kiu funkcias ankaŭ esperantlingve. Vizitindas nepre ankaŭ pitoreska renesanca urbo Litomyšl, troviĝanta sur la UNESKO-listo, kaj aliaj vidindaĵoj.

Ni do elkore invitas vin veni por konvinkiĝi kaj malkovri ne nur la muzeon mem, sed ankaŭ la urbon kaj ĝian ĉarman ĉirkaŭaĵon kaj amikiĝi kun la lokaj esperantistoj!

Vian viziton sincere ĝojatendas Muzea grupo de ĈEA


Soubory
jpg Muzeo_prospekto1.jpg (846.61 kB)
jpg Muzeo_prospekto.2.jpg (1011.71 kB)
xls katalogo_de_muzea_biblioteko.xls (2.88 MB)