Biblioteko
Biblioteko
Cxefa »

Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto Asocio ĉe Esperanto-Muzeo en Svitavy

Historio de la konstruaĵo

La bibliotekan domon konstruigis en la jaro 1892 usona mecenato naskiĝinta en Svitavy (Zwittau) Valentin Oswald Ottendorfer (1826–1900) por la plejparte germanlingva loĝantaro. Komence ĝi havis 7400 germanlingvajn librojn, tiu kvanto kreskis ĝis pli ol 23 000 volumoj kaj siatempe estis konsiderata kiel la plej granda kaj la plej moderna germanlingva publika biblioteko en Moravio. Dum la dua mondmilito kaj sekva socialisma periodo bedaŭrinde la libroj estis grandparte disŝtelitaj. Restis iom pli ol 6000 originaj libroj, kiuj nun troviĝas en la deponejo de la urba muzeo en alia domo. La teretaĝa salono de la biblioteko estis en 1989–1992 amplekse rekonstruita kaj servis por kulturaj celoj de la urbo. Post malfermo de la kulturcentro Fabrika ĝis ekestis malplena ĝis septembro 2008, kiam estis tie instalita Esperanto-Muzeo. .

Kolekto

Parto de la muzeo estas kolekto de Esperantlingva literaturo, kunmetita el la origina ĈEA-biblioteko ĝis 2014 lokita en Vracov, el aĉetoj far ĈEA, donacoj de Esperanto-kluboj, aliaj institucioj aŭ unuopuloj kaj el libroj akiritaj per interŝanĝo kun eksterlandaj bibliotekoj. Printempe 2014 estis al Svitavy transportita ne ankaŭ Libroservo (stoko de vendeblaj libroj). La libroj de la origina ĈEA-biblioteko estis iom post iom nun envicigitaj en la unuecan katalogon.

La biblioteko konsistas el jarkolektoj de multaj gazetoj kaj precipe el granda kvanto de libroj beletraj kaj ankaŭ nebeletraj (fakaj, religiaj, biografiaj, lernolibroj, vortaroj, turismaj propagandiloj, jarlibroj). La kolekto enhavas pli ol 21 600 katalogigitajn bibliotekajn unuojn – librojn, brosurojn kaj gazetjarkolektojn (stato en novembro 2023).

Servoj

Prilaboron de la kolekto kaj pruntservojn prizorgas s-ino Marie Čumová el Esperanto-Klubo en Svitavy. La libroj kaj gazetoj estas konsulteblaj surloke, eventuale – post interkonsento kun la bibliotekistino – prunteblaj hejmen, se ne temas pri tro unikaj ekzempleroj. Unue sciigu nin (muzeabiblioteko@esperanto.cz), pri kiu libro vi interesiĝas, sekve la bibliotekisto respondos, ĉu la libro estas pruntebla hejmen aŭ konsultebla nur surloke kaj kiam vi povas veni. Laŭ interkonsento eblas trakti ankaŭ pri transsendo perpoŝta. Taŭga okazo por pruntepreno estas dum partopreno en diversaj aranĝoj okazantaj en la muzeo.

KATALOGO DE LIBROJ KAJ GAZETOJ de Biblioteko en Esperanto-Muzeo Svitavy elŝuteblas en la formato Excel tute sube ĉi-paĝe. Kaze de intereso pri kunlaboro la LISTOJN DE LIBROJ KAJ GAZETOJ POR INTERŜANĜO vi povas peti je la supra retadreso.

Parto de la biblioteka kolekto estas prezentata en librovitrinoj de la muzea ekspozicio. La elekto estas ŝanĝata ĉiujare.

Krome interesiĝantoj povas trarigardi kaj laŭpete elŝuti dosierojn el la multmedia senkopirajta kolekto en komputilo troviĝanta en la muzea ejo. Pluan virtualan kolekton, havantan nuntempe pli ol 1500 multmediajn dosierojn, realigas la muzeo kaj biblioteko ekde januaro 2011 interrete en la socia retejo Ipernity (vidu ĉi-tie). Blogo kaj aŭdvidaj dokumentoj estas alireblaj publike, elektronikaj libroj kaj artikoloj elŝuteblas por membroj (post senpaga registriĝo ĉi-tie).


Gravaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo

Gravaj Esperanto-bibliotekoj de elektronikaj libroj

.

Gazetoj

Ciferecaj aŭ ciferecigitaj gazetoj eldonataj aŭ eldonitaj sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io (kronologie)


Soubory
xls biblioteko-Esperanto-Muzeo-Svitavy_katalogo.xls (8.61 MB)