Biblioteko

La VIII-a Festivalo de muzeaj noktoj okazos en la tuta Ĉeĥio inter la 18-a de majo kaj la 9-a de junio. Sabate la 2-an de junio malfermiĝos pordoj de Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy kaj de nia Esperanto-Muzeo. Ĝis malfrue vespere vi povos ne nur senpage trarigardi kaj daŭrajn kaj freŝnovajn ekspoziciojn, sed ankaŭ partopreni riĉan akompanan programon kaj ĝui komunecon kun viaj malnovaj kaj novaj Esperanto-geamikoj.

legu pli... | 12. 05. 2012

La 2-an de junio estos inaŭgurita en nia muzeo nova tutjara ekspozicio kun ĝenerala temo „125 jaroj de Esperanto“. Por ĝi ni aparte serĉas interesajn historiajn materialojn ankoraŭ ne prezentitajn (precipe pli ol 50 jarojn aĝajn, sed ne nur) – fotaĵojn, bildkartojn, eldonaĵojn, tridimensiajn objektojn ktp.

legu pli... | 12. 04. 2012

Prestiĝa internacia kultura Esperanto-organizaĵo nomata OSIEK gastos dum sia ĉiujara konferenco ĝuste en Svitavy kaj en nia muzeo. Se vi ne ankoraŭ vizitis nin, jen proponiĝas bona okazo por tio, ĉu ne?

legu pli... | 14. 03. 2012

Ni ĝojas, ke ĝuste la urbo Svitavy, kie situas nia muzeo, havis la honoron gastigi internacian Vikimanion omaĝe al la dekjara jubileo de esperantlingva interreta enciklopedio Vikipedio.

legu pli... | 9. 01. 2012

En Muzea nokto en Svitavy, kiu okazis la 4-an de junio 2011, partoprenis ankaŭ Esperanto-Muzeo kaj por siaj vizitantoj ĝi preparis buntan netradician programon.

legu pli... | 14. 07. 2011

SPIRITAJ TRADICIOJ DE LA MONDO KAJ ESPERANTO – jen la nomo de nia nova tutjara ekspozicio, inaŭgurita kadre de la Muzea nokto la 4-an de junio 2011.

legu pli... | 12. 07. 2011

Esperanto-muzeo allogas ankaŭ eksterlandajn gastojn el diversaj landoj !
Fotografaĵoj el ilia vizito estas videblaj ĉi tie

legu pli... | 1. 07. 2010

La 4-a ekspozicio estas dediĉita al desegnita humuro kaj inkluzivas pentraĵojn de fama ĉeĥa pentristo Pavel Rak pri (ne)interkompreno inter nacioj.
Fotografaĵoj el ekspozicio estas videblaj ĉi tie

legu pli... | 12. 06. 2010

Oktobre 2009 okazis en la muzeo jarkonferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Tradicia renkontiĝo de ne nur ĉeĥaj esperantistoj estis dediĉita al labortaksado, planado, sed ankaŭ al instruado, kulturo kaj amuzo.

legu pli... | 10. 10. 2009

La tria ekspozicio daŭris de la 9-a de oktobro 2009 ĝis majo 2010.
Fotografaĵoj el la ekspozicio estas videblaj ĉi tie

legu pli... | 9. 10. 2009