La 1-a ekspozicio

21.09.2008 16:00 - 16:01

Organizátor:

Popis akce:

La unua ekspozicio, inaŭgurita la 20-an de septembro 2008, daŭris ĝis februaro 2009 kaj temis ĝenerale pri historio kaj nuntempo de Esperanto-movado, precipe sur teritorio de Ĉeĥio.Fotografaĵoj el la ekspozicio estas videblaj ĉi tie

La unua ekspozicio de nova muzeo prezentis profilon de la historio, de unuaj proponantoj de internacia neŭtrala lingvo (Komenio, Liebnitz, Descartes), trans unuaj projektoj de internacia lingvo (Volapük, Solresol), ĝis ekesto de Esperanto kaj ĝia evoluo ĝis hodiaŭ, nome en nia teritorio.

Videblis ankaŭ historiaj dokumentoj kaj nuntempa agado de la loka E-klubo, kiu ĝuste nunjare celebras 75jaran datrevenon de sia ekesto. Plue estas prezentata literaturo en Esperanto, lernolibroj, vortaroj, kaj ankaŭ kelkaj veraj unikaĵoj.

El ili ni nomu almenaŭ libron pri TGM en Esperanto kun propramanaj dediĉvortoj kaj subskribo de Jan Masaryk, originalon de la unua E-lernolibro por ĉeĥoj el la jaro 1890, aŭ kompletan jarkolekton 1912 de Esperanta belege ilustrita gazeto, kiu estis eldonita en Japanio kaj por kiu oni uzis manfaritan paperon.

Fotogalerion de la ekspozicio vidu ĉi-tie.

-jito-