Solena inaŭguro de la Esperanto-Muzeo

20.09.2008 08:20 - 08:20

Organizátor:

Popis akce:

Sabate la 20-an de septembro 2008 estis inaŭgurita Esperanto-Muzeo en la historia konstruaĵo en Svitavy – en la Domo de Ottendorfer.

Fotografaĵoj el la solena inaŭguro estas videblaj ĉi tie

Fotografaĵoj el preparo de inaŭguro estas videblaj ĉi tie

La muzeo estiĝis danke al kunlaboro inter la urbo Svitavy, Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka klubo de amikoj de Esperanto. Ĝian ekeston finance grave subtenis Muzeo pri Kulturo de Ĉeĥa Respubliko, la urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation, ESF (Usono).

Solenan ceremonion en la historia salonego partoprenis jenaj honoraj gastoj: Jiří Brýdl, urbestro de Svitavy, Václav Koukal, senatano de Parlamento de Ĉeĥa respubliko, Milada Valečková, estrino de Kultura fako en regiono de Pardubice, Jana Melichárková, prezidantino de ĈEA,el eksterlando Herbert Mayer, direktoro de Esperanto-Muzeo kaj de biblioteko de planlingvoj en Vieno kaj Wolfgang Schwarz, estro de kolekto de Esperanto ĉe Teknika universitato en Dresdeno. En la muzika programo prezentis sin Elena Puhova kaj Dmitrij Dovžik. Post la malfermo de la muzeo la partoprenantoj povis trarigardi la ekspozicion „Historio de la internaciaj lingvoj kaj komenco de la Esperanto-movado“ kaj „Historio kaj nuntempo de la Esperanto-movado en Ĉeĥio“.

Al la evento estas dediĉita speciala numero de la gazeto Starto.

-jito-