Vojaĝo kun ekkona celo

26.04.2024 16:30 - 28.04.2024 16:00

Organizátor:

Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy kaj Elementa Lernejo Svitavy, Riegrova


Popis akce:

 Longtempa intereso de la klubanoj de Esperanto-amikoj en Svitavy pri la historio kaj naturo de nia patrujo venigis nin al pli amikaj kontaktoj kun peda gogoj kaj aliaj dungitoj de Elementa Lernejo Svitavy, strato Riegrova. Tial ni uzis okazon engaĝi nin en preparo kaj realigo de ekkona semajnfina ekskurso kaj avanci al pli alta nivelo de reciproka kunlaboro. Jam pli frue ni partoprenis en aranĝoj de la lernejo kaj inverse kaj nun ni povis influi la temon kaj lokon de restado. Ni elektis Potštejn kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kaj kiel bazon belan pensionon Sub Belvidejo en proksima Vrbice. Ni forveturis jam vendrede 26.4.2024 kaj ĉe nelonga halto survoje ni testis eminentan sukeraĵejon de Mareček en Potštejn kaj agorditaj agrable ni poste enloĝigis nin en la pensiono. Post vojaĝo el Svitavy ni devis iomete ripozi, tial la vespero estis orientita al reciproka inter konatiĝo, reciproka interŝanĝado de viv-spertoj kaj gustumado de lokaj speci alaĵoj. Jam vespere ni ĝoje atendis la sabaton kaj piedekskurson al la burgo Potštejn. Kaj venis la sabato. Post prenita matenmanĝo ni vestis turistajn vestaĵojn, pakis lunĉon kaj sufiĉajn provizojn, por plenumi trinkan reĝimon, kaj ekmarŝis al Potštejn. Tra vojo glata neglata – kaj konsiderinde malfacila. Ni iris laŭ ruĝaj turismaj markoj – laŭ vojo de D-ro J.S.Guth–Jarkovský – kaj lastan parton el Potštejn al la burgo laŭ bluaj markoj, preter unuopaj stacioj de kalvaria vojo. Ni sukcesis veni precize al rezervita tempo de trarigardo – kaj tiu estis perfekta! La ĉiĉeronino estis tre agrabla kaj ni eksciis multon novan, interesan kaj rekte surprizan pri la burgo Potštejn mem, pri ĝia historio kaj posedantoj, ni vidis ankaŭ drakan ovon antaŭ elkoviĝo, monerfarejon, riparitan kapelon …. Post vizito de la burgo ni kompreneble ne povis eviti viziton de bierfarejo Clock kaj konfirmi, ke iliaj produktoj ĉiam tenas la pintan lokon aprezatan de ekspertoj ne nur en fako gastronomio. Sed ne nur bierfarejon, ni tramarŝis antikvan parton de Potštejn, Bělisko, ĉirkaŭaĵon de la kastelo kaj denove haltis en brila, iomete retrotempa sukeraĵejo, kiu faris dolĉan punkton post Potštejn. Kaj poste vojo reen. Eĉ pli ŝvitiga ol tien. Montetoj ŝajnis pli krutaj kaj vojo pli longa…. Sed ni venkis! Post mallonga rilaksado en la pensiono ni ekpaŝis al la belvidejo Vrbice kaj ĝi valoris la penon! Belega panoramo en ĉiuj flankoj, trans la monto de Kunětice ni vidis blankajn suprojn de Karkonoŝo kaj de Neĝmonto (Sněžka). Ĉe la belvidejo estas malgranda stando kun turismaj vizitkartoj kaj refreŝigaĵoj, kiuj estis tre bonvenal. Belege! Kaj poste vespermanĝo kaj babilado. Ni povis iomete levi kurtenon sur problemaro de la lerneja sistemo kaj niaj kolegoj scias pli multe pri Esperanto, pri ĝia estiĝo kaj nuna stato, pri agado de nia klubo. Post laciga tago venis dolĉa dormo, sed matene la laciĝo pro turismo forfalis kaj nova suna tago staris antaŭ ni. Kiam ni adiaŭis la pensionon, ni ekvojis al nova kleriĝo, ĉifoje al Muzeo de Metioj en Letohrad. Ni vizitis du ekspoziciojn – Malnovajn Metiojn kaj Mekanikajn Maŝinojn, ambaŭ estis tre interesaj. Agrabla ĉiĉerono, ankoraŭ junuleto, sciis bele rakonti kaj havis rektis nin al la hejmo. bonajn sciojn pri unu opaj eksponaĵoj kaj pri ilia fun kciado. Post la interesa spekt ado ni fortigis nin en loka res toracio Nový dvůr (Nova Korto) kaj di La semajnfino estis sukcesa kaj ni opinias, ke ĝi kontribuis al reciproka riĉigo kaj ekkonado de laboro kaj interesoj de ĉiuj partoprenantoj. Jam nun ni kun ĝojo atendas pluan komunan aranĝon.

M. Sýkora teksto kaj fotoj