Feliĉan Kristnaskan tempon kaj Novan jaron 2017!

21.12.2016 08:00 - 21.12.2016 08:01

Organizátor:

Popis akce:

Dezirante al vi ĉion bonan en la sekva jaro ni antaŭĝojas viajn ĉu virtualajn, ĉu fizikajn vizitojn ĉe ni! Ni almetas ligilon al interesaj multmediaj dosieroj pri zamenhof- kaj kristnaskaj temoj. Ni informas ankaŭ pri risko de baldaŭa fermiĝo de Ipernity kaj pri ebleco de ĝustatempa elŝuto de dosieroj el nia tiea paĝo.Kristnaskon ni en nia muzeo memorigis i.a. pere de la jam 8-a porinfana artateliero MARCIPANA KRISTNASKO, dum kiu geedzoj Vyšinka el Vracov, longjaraj esperantistoj kaj posedantoj de sukeraĵejo (kies retejon kun belegaj fotaĵoj vi povas vidi ankaŭ en Esperanto!), instruis la infanojn mem produkti dolĉan kristnaskan memoraĵon. Tiu ĉi aranĝo estas plej multe vizitata el inter niaj aranĝoj por publiko – ĉi-jare venis dum la tuta tago ĝis milo da vizitantoj!

Kaj ĉar ni estas muzeo kaj okupiĝas ankaŭ pri dokumentado de la historio, ni disponigas al vi unu forgesitan videon, kiun prezenzas la etoson dum la 1-a Marcipana Kristnaskon antaŭ 8 jaroj:

Por vidi mallongan videon KLAKU ĈI-TIE

Fotaĵojn el la ĉi-jara ateliero vi povas vidi ekz. en la vizaĝlibra paĝo de la Klubo de amikoj de Esperanto Svitavy, kiu organizas la aranĝon.

Resuma aktualaĵo Zamenhof-Tago kaj Kristnaska tempo en la ĈEA-retejoj

entenas liston de la referencaj artikoloj ĉi-temaj el la retejo de ĈEA kun retligiloj al multaj interesaj multmediaj dosieroj (ne nur artikoloj kaj beletro, sed ankaŭ kantoj, videoj, muzikregistraĵoj k.t.p.)

Koncerne klasikajn muzeajn kolektojn, ni ŝatus aparte atentigi pri la

fotoalbumo Zamenhof kaj fotoalbumo Kristnaskaj kaj novjaraj Esperanto-bildkartoj.

Ni invitas vin ankaŭ al pliaj niaj fotogalerioj ĉu en nia retejo, ĉu en Ipernitio.

Kompreneble iam ajn vi planos vojaĝon al aŭ tra Ĉeĥio, vi estas bonvena viziti nin! Nia nuntempa ekspozicio Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo viziteblas ĝis majo 2017. Svitavy situas centre de la lando kaj facile atingeblas el ĉiuj direktoj! Ne forgesu ĝustatempe informi nin antaŭe, ni volonte helpos vin organizi vian restadon! (vidu Kontakton).

ATENTON !!

Krome, ni eksciis bedaŭrinde tre malĝojigan novaĵon, pri kiu ni prefere ĝustatempe informas vin ke Ipernity, kie ni konstruis dum 6 jaroj sisteme nian interagan retejon, plej verŝajne fine de januaro 2017 fermiĝos (vidu artikolon en Libera Folio). Dume ankoraŭ ne certas, kien aŭ kiom ni sukcesos ĝis tiu tempo transŝovi niajn dosierojn (kun la priskriboj). Tial ĝuu la nunan tempon por povi libere elŝuti ĉion el nia retejo (sufiĉas senpage registriĝi)! Necesas klaki sur paĝo de lakoncerna dosiero dekstre al „FAROJ“ kaj tie al „Elŝuti la dosieron“ (la 11-a ebleco desupre).

Pri evoluo de la afero ni klopodos informi vin.

Pavla Dvořáková

  • publikita 21. 12. 2016
  • 1057 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi