Kontaktoj:
Malfermohoroj:
Ĉeĥa Esperanto-Asocio bedaŭrine ne havas plentempan pagatan deĵoranton en la muzeo. Tial interesiĝantoj pri la vizito estas petataj anonciĝi en la kaso de la Urba muzeo kaj galerio (en historia konstruaĵo vid-al-vide trans la ŝoseo).
Enirkotizo estas simbolaj 10 CZK (= duono da EURO).
Se vi kiel eksterlandanoj deziras esperantlingvan akompanon, prefere bv. antaŭe skribi al muzeagrupo@esperanto.cz aŭ telefoni al +420 606 605 374.
Ĉe la supra adreso eblas ankaŭ mendi romantikan malmultekostan loĝadon rekte en la turo de la muzeo (entuta kapacito 8 litoj).