18.06.2024 15:00 - 18.06.2024 17:00
Organizátor:
Hejmo de Pensiuloj en Ústí nad Orlicí kaj Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy
Popis akce:
La 18-an de junio esperantistoj el Svitavy vizitis la duan fojon la Maljunulejon en Ústí nad Orlicí, kie loĝas ilia amiko Karel Čada. Dum la unua vizito ni kaj Karel konigis Esperanton kaj la interesan vivon de esperantistoj al la loĝantoj de la Maljunulejo. Ĉar ni havas en nia klubo ankaŭ ĉinan esperantiston Li Huang, ni promesis al ili teceremonion kiel ĝi estas instruata en Ĉinio en universitato. Li Huang konigis la publikon pri la kultivado de teo, ĝia prilaborado kaj la diversaj specoj de teo en Ĉinio. La ĉeestantoj havis okazon gustumi la teon.