18.06.2024 15:00 - 18.06.2024 17:00
Organizátor:
Hejmo de Pensiuloj en Ústí nad Orlicí kaj Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy
Popis akce:
La 27-an de majo 2024 klubanoj de EK Svitavy partoprenis en prelego pri Esperanto en emeritejo de Ústí nad Orlicí, kiun aranĝis Karel Čada. Pasintece Karel organizadis esper antistajn renkontiĝojn en Žamberk, en kiuj ni partoprenis. Siajn travivaĵojn li nun volis dividi kun novaj geamikoj. Li projekciis filmetojn pri pluraj ren kontiĝoj en Česká Třebová. Kune ni prezentis al la ĉeestantoj la vivon de esperantistoj. Plej multe ili scivolis, kiel Esperanto sonas. Unu sinjoro eĉ memoris UK 2016 en Nitra, kvankam li ne estas esperantisto. La personaro, kiu flegas la emeritojn, estas afabla kaj amika.