Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy
Ĉu vi sciis, ke en Ĉeĥa Respubliko ekzistas du kasteloj Karlštejn? Kiu ne konus la burgon Karlštejn, kiun igis konstrui Karolo la IV-a en la 14-a jarcento kiel lokon por konservi la kronjuvelojn. Sed la alia Karlštejn estis konstruita kvar jarcentojn poste kiel ĉaskasteleto proksime de la urbo Svratka en regiono de Žďár-montetaro. Ĝuste la kasteleto Karlštejn, situanta preskaŭ 800 metrojn super marnivelo, iĝis celo de esperantistoj el Svitavy. Sabate la 25-an de majo 2024 ili ekveturis en aŭtoj al la kastelo kaj daŭrigis piede, dum agrabla suna vetero, por observi rokarojn de Žďár-montetaro. Laŭ blua turisma marko ni pasis preter fontujoj de Grafino kaj Princo kaj atingis la unuan geologian formacion Zkame nělý zámek (Ŝtoniĝinta Kastelo). Temas pri grupo de rokaj blokoj, kiujn la homoj en la prahistorio uzis kiel fortikaĵon. Nun la iaman ĉeeston de prahomoj atestas arkeologiaj trovaĵoj kaj videbla remparo ĉirkaŭ la roko. La loko estas vizitata de nuntempaj turistoj migrantaj tra Bohe mia-Moravia Montetaro. El Ŝtoniĝinta Kastelo ni descendis al supermara alto de ĉirkaŭ 700 metroj kaj venis al rokaj formacioj Pernička. Nia scivolemo kaj ŝanco vidi belan panoramon instigis nin ascendi per relative malfacila vojo al la s upro de Granda Pernička. En libron ni faris enskribon Esperante kaj ĉine, kaj trovis mesaĝon de Geokaŝado. Sur la supro estas rimarkeblaj „rokaj pladoj“, kiuj en pasinteco povis servi kiel oferejo aŭ signalejo de pratempaj homoj. Poste ni daŭrigis al nia celo, nome roka formacio Čtyři palice (Kvar Martelegoj). La bela vetero allogis en la naturon vere multajn turistojn – biciklantojn, turistojn, familiojn kun infanoj kaj ankaŭ espe rantistojn! Sur la rokoj ni vidis grandan grupon de rokgrimpantoj. De la Martelegoj ni intencis reveni al niaj aŭtoj, sed la firmamento kovr iĝis de nuboj kaj surprizis nin forta torenta pluvo. La vojo ŝanĝis sin al rivereto, eĉ hajlis kaj fojfoje krakis fulmoj. Multaj turi stoj kaŝis sin, nur esperantistoj el Svitavy elprenis pluv ombrelojn kaj pluvmantelojn kaj heroe marŝis la restantajn du kilometrojn kaj duonon en la malagrabla vetero direkte al Karlštejn. Kiam la firmamento ŝiriĝis, ni jam tagmanĝis en la kastela restoracio kaj antaŭ ol finiĝis la vizito de la kastelo, la pluvmalseka vesto parte sekiĝis. Revenvoje ni rigardis fontujon kaj monumenton en la komunumo Svratouch kaj ĉerande de akvoplena herbejo ni klopodis fari fotojn de florantaj orkideoj. Survoje hejmen ni vizitis en Krouná monumenton de viktimoj de fervoja akcidento kaj en vesperaj horoj, lacaj, tamen kontentaj, ni alveturis hejmen.