Profesia filmo pri Svitavy, sidejo de Esperanto-Muzeo, dublitas al Esperanto

09.10.2015 08:00 - 09.10.2015 08:01

Organizátor:

Popis akce:

Ĉeĥa Esperanto-Asocio okupiĝas sisteme ankaŭ pri internacia diskonigo de la urbo, en kiu ĝi kaj Esperanto-Muzeo havas sian sidejon. Ke Svitavy indas je vizito ne nur pro Esperanto, vi espereble konvinkiĝos pere de jena profesie farita dekminuta filmo Svitavy – malferma kaj movoplena urbo, kiu estis somere 2015 dublita esperantlingve.La realigo en la studio Realizace v CMS TV @ FILM STUDIO COMVISION okazis kun financa subteno de la urbestro David Šimek.

La filmo prezentas ne nur historion kaj kulturajn vidindaĵojn de Svitavy, sed ankaŭ variajn eblecojn por pasigo de la libera tempo, kiujn la urbo ofertas. En traduko de Miroslav Malovec sian voĉon al la filmo pruntedonis Jan Řepa (kiu i.a. aktoris en rolo de Karel Čapek en teatraĵo „R.U.R.“, prezentita ekz. dum UKo en Rejkjaviko, Itala E-Kongreso 2014 kaj dum SES 2014 en Nitra).

ĈEA kreis el la filmo DVDon, kiun ĝi diskonigis dum la UKo en Lille. Oficiala publika projekciado okazis la 26-an de septembro en Esperanto-Muzeo kadre de inaŭguro de la nova tema ekspozicio „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo“, pri kiu ni en nia retejo baldaŭ informos vin.

POR SPEKTI LA FILMON KLAKU ĈI-TIE!

Viaj komentoj en Youtube sub la filmo estas tre bonvenaj, ĉar ili montros al la urbo, ke internacia Esperanto-parolantaro-spektantaro vere ekzistas kaj ke Esperanto estas utila komunika rimedo.

Vi ankaŭ povas skribi al nia adreso muzeo (ĉe) esperanto.cz, ni plu disponigos viajn reagojn al la urbestraro kaj al la registra studio!

Antaŭdankon por via subteno kaj ev. plua diskonigo de la filmo al viaj geamikoj, kio gravas por nia plua funkciado!

Nia Esperanto-Muzeo funkcias tutjare kaj la urbo mem bone trafike atingeblas el ĉiuj direktoj.

Interesitoj pri la vizito bv. kontakti la lokan klubon

ĉe la adreso svitavy (ĉe) esperanto.cz.

Ni volonte helpos vin plani vian individuan aŭ grupetan restadon en la urbo kaj la regiono. Pliajn praktikajn informojn vi trovos en nia rubriko Kontaktoj.

Pli pri la urbo vi povas ekscii ankaŭ en:

Vikipedia artikolo

Esperantlingva versio de la urba retejo

Fotogalerio de la urbaj vidindaĵoj

Vian viziton antaŭĝojas

Nome de la Muzea kaj ekspozicia grupo de ĈEA

Pavla Dvořáková

  • publikita 9. 10. 2015
  • 869 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi