La urbo Svitavy estas ne nur sidejo de nia muzeo (ekde 2008), sed ekde 2011 ankaŭ de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Kun historio kaj allogaĵoj de la urbo vi povas ekde nun konatiĝi pere de jena profesie kreita filmo, kiu dublitas al Esperanto. La kvaliton bv. mem juĝi!Dekminuta filmo „Svitavy – malferma kaj movoplena urbo“ estas dublita en kunlaboro inter Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ties Muzea kaj ekspozicio grupo, kaj la distrikta televida studio CMS TV @ FILM STUDIO COMVISION. realiĝo en la studio okazis kunkun financa subteno de la urbestro David Šimek.
La tekston tradukis Miroslav Malovec kaj paroligis amatora aktoro Jan Řepa, kiu jam realigis pliajn similajn projektojn. Li ankaŭaktoris en rolo de Karel Čapek en la teatraĵo R.U.R., prezentita ekz. dum UKo en Rejkjaviko, Itala E-Kongreso 2014 kaj dum SES 2014 en Nitra).
ĈEA kreis el la filmo DVDon, kiun ĝi diskonigis dum la UKo en Lille. Oficiala publika projekciado okazis la 26-an de septembro en Esperanto-Muzeo kadre de inaŭguro de la nova tema ekspozicio „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo“.
POR SPEKTI LA FILMON KLAKU ĈI-TIE!!
La filmo troviĝas en Youtube en la kanalo de la registra studio.
Se la filmo plaĉos al vi, viaj komentoj en Youtube sub la filmo estas tre bonvenaj, ĉar ili montros al la urbo, ke internacia Esperanto-parolantaro-spektantaro vere ekzistas kaj ke Esperanto estas vere funkcianta komunika rimedo (pri kio daŭre multaj neesperantistoj dubas).
Vi ankaŭ povas skribi al nia adreso muzeo (ĉe) esperanto.cz, ni plu disponigos viajn reagojn al la urbestraro kaj al la registra studio!
Antaŭdankon por via subteno kaj ev. plua diskonigo de la filmo al viaj geamikoj, kio gravas por nia plua funkciado!
Pli pri la urbo vi povas ekscii ankaŭ en:
Esperantlingva versio de la urba retejo
Fotoalbumo Svitavy invitas vin
- padv-
- publikita 6. 10. 2015
- 1338 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
- paĝon oni povas printi