Esperanto-Muzeo en Svitavy somere denove malfermitas por vi!

21.06.2020 08:00 - 21.06.2020 08:01

Organizátor:

Popis akce:

Malgraŭ numtempaj limigoj de la internacia turismo ni ĝoje informas vin, ke ekde junio la muzeo denove malfermis sian pordon kaj elkore invitas vin al vizito! Ĉeĥio estas konsiderata kiel epidemiologie stabila kaj sekura lando kaj ekde la 1-a de julio jam estas nuligita neceso porti maskojn kaj en eksteraj, kaj en internaj spacoj. Denove enlande malfermitas por vi burgoj, kasteloj, muzeoj kaj galerioj, restoracioj, hoteloj, banejoj, sportejoj k.a. kaj aperas denove kulturaj aranĝoj (proksime al Svitavy ekzemple prestiĝa muzika festivalo Litomyšl de Smetana, okazonta 2.-12.7.2020).

Nuntempe en nia muzeo spekteblas ekspozicioj 50 jaroj ekde renovigo de la tutŝatata Esperanto-organizo, Junulara Esperanto-Movado kaj Teo kaj Amo. Interesitoj en ĝi ankaŭ povas studi (post anticipa interkonsento kun la bibliotekistino) librojn aŭ gazetojn el ampleksa biblioteko kun preskaŭ 20 mil katalogigitaj u­nuoj.

Kontaktindikoj kaj malfermohoroj troveblas ĈI-TIE.

Kaze de deziro de renkontiĝo kun lokaj esperantistoj aŭ mendo de tranokto bv anticipe skribi al svitavy @ esperanto.cz por interkonsenti.

fotaĵo el inaŭguro la 14-an de spetembro 2019

Se vi preferas prokrasti vian vojaĝon al Ĉeĥio post somero, sciu ke inter la 4a kaj la 6a de septembro 2020 okazos en la muzeo semajnfina ESPERANTO-RENKONTIĜO kun kleriga, turisma kaj kultura programo. Pri la detaloj ni ĝustatempe informos vin – aŭ vi mem povas anticipe peti informojn ĉe cea @ esperanto.cz.

La urbo Svitavy mem, trafike bone atingebla, povas oferti al vi diversajn turismajn ĝuojn. Malgrandan gustumon donos al vi la filmo Svitavy – malferma kaj movoplena urbo. Somere, post vizito de historiaj vidindaĵoj, vi povas refreŝiĝi en la akvaparko aŭ ripozarealo ĉe la fiŝlago Rosnička. En la mikroregiono Bohemia-Moravia Landlimo logas ankaŭ historia urbeto Litomyšl kun renesanca kastelo sur la UNESCO-listo, mezepoka burgo Svojanov, ampleksa urba muregaro kaj Centro Bohuslav Martinů en Polička k.a. La moravia metropolo Brno situas nuran horon da trajnoveturado. En la sama tempa distanco, sed en la mala direkto troviĝas la orientbohemia metropolo Pardubice, kiu inter la 9-a kaj la 11-a de oktobro 2020 gastigos Konferencon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ankaŭ tio povas esti bona okazo por vizito de Ĉeĥio.

Ni deziras al vi belan someron kaj antaŭĝojas vian viziton – ĉu fizikan, ĉu almenaŭ virtualan – en nia Fotogaleriomultmediaj kolektoj ĉe Ipernitio (senpage alireblaj ankaŭ por la nemembroj).

Ni ĝojos pro viaj leteroj, bildkartoj kaj mesaĝoj, kiuj motivigos nin por nia laboro kaj montros al la urbestraro, kiu disponigas al ni senpagan luon de la muzea ejo, praktikan realan disvastiĝon kaj utilecon de Esperanto.

Bv. skribi al MUZEO @ ESPERANTO.CZ aŭ al Esperanto-Muzeo, Domo de Ottendorfer, náměstí Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy, Ĉeĥio.

Same ni dankemos pro diskonigo de la muzeo kaj de la urbo en viaj landoj – en la loka Esperanto-gazetaro aŭ en viaj kluboj aŭ aranĝoj. Volonte ni disponigos necesajn informojn. Ni ĝojos ligi reciprokajn kontaktojn kaj kunlaboron!

Anticipan dankon!

  • padv-

  • publikita 21. 6. 2020
  • 597 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi