UMG Svitavy kun Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy
Vendrede la 24-an de majo 2024 ankaŭ Esperantomuzeo prenis partoprenon en programo de Muzea Nokto en Svitavy. Jam en la posttagmezaj horoj ĉiĉeronis Jan Richtr en la turo de la preĝejo Vizito ĉe Virgulino Maria. En la vesperaj horoj okazis trarigardoj de Ottendorfer-biblio teko inkluzive de Esperantomuzeo, kie ni konatigis al vizitantoj Esperanton, gas tojn de la muzeo aŭ Esperanto-movadon. Nian muzeon vizitis pli ol 100 personoj. Estis tre granda intereso aŭdi, kiel Esperanto sonas. Li Huang, nia klubanino, estis petita de la direktoro de Urba Muzeo kaj Galerio pri prezentado de Te-ceremonio. Ankaŭ ĉi tie disvolviĝis granda diskuto. La programo finiĝis preskaŭ noktomeze.
Libuše Dvořáková