Esperantistoj de Svitavy bilancis

24.02.2024 14:00 - 24.02.2024 17:00

Organizátor:

Klub přátel Esperanta ve Svitavách


Popis akce:

  La 24-an de februaro okazis jarkunveno de Klubo de Esperanto Amikoj en Svitavy. La membrobazo denove kreskis, nova membrino fariĝis Dana Bělohlávková, kiu jam certan tempon kunlaboras ĉe la klubaj aranĝoj. Prezidantino Libuše Dvořáková kona tigis la ĉeestantojn kun agado de la klubo en la pasinta jaro 2023. En ĝi ni okazigis 32 aranĝojn kaj eldonis pluajn pro pagandajn materialojn de la muzeo. Por tiu agado la klubo elspezis 32.483,- Kč, el tio la urbo kontribuis per subvencio de 10.000,- Kč. En tiu sumo ne estas enkalkulitaj kostoj de vojaĝistaj ves peroj, kiujn organizas klubano Jan Richtr kaj ĉiujn elspezojn li kovras ankaŭ el subvencio, kiu estas kondiĉita per utiligo de propraj investoj. Planante la aranĝojn por la jaro 2024 la klubo pro ekonomiaj motivoj devis ellasi „Renkontiĝon en la muzeo“, kiu estas finance plej postulema kaj por kiu ne restis al la klubo financoj post rettrompa atako kontraŭ la kluba budĝeto. Pro ellaso de tiu aranĝo ni petas pardonon de niaj favorantoj. Malgraŭ tio la klubo organizos pli ol 30 aranĝojn por la publiko, precipe la plej ŝatatajn de infanoj – Marcipanan Paskon, Marcipanan Kristnaskon, Kreadon de gratuldonacetoj. Nemalgrandan sumon de planataj elspezoj konsumos la teknika ekipado de la muzeo.

Libuše Dvořáková