„Falĉila tago“ – reveno en la tempon de niaj avoj

21.09.2024 -

Organizátor:

Esperanta klubo Ratíškovice


Popis akce:

 „Falĉila tago“ (ĉeĥe: kosecký den) en Vracov estas ŝatata aranĝo de Esperanto -klubo en Ratíškovice, ĉe kiu kunvenas krom nia familio ankaŭ esperantistoj el proksima ĉirkaŭaĵo, ĉi-jare escepte ankaŭ gastoj el Svitavy kaj Dobři chovice. Oni falĉas herbejon, kiu formas signifan parton de nia nove fondita ĝardeno. Ĉio komenciĝis antaŭ tri jaroj, kiam la tutan herbejon falĉis unu falĉisto. Ĉi-jare la riĉe florantaj herboj faladis sub 4 falĉiloj. La aranĝo okazas ĉiam en alia dato, kiel la vetero permesos. Ĉi-jare ĝi trafis kuraĝe la tagon de sankta Medardo (la 8 an de junio), sed li estis afabla kaj prokrastis la pluvon. Kiel aspektas la reveno en la tempon de niaj avoj? Ĝi komenciĝas per tradicia matenmanĝo, kiun preparas la dama parto de la partoprenantoj. Por en konduki la „falĉilan tagon“ ekzistas nenio pli bona ol tranĉaĵo de freŝa pano de la loka bakejo, ŝmirita per porka graso, surŝutita per haketita cepo, kaj aldone bongustaj ovoj de hejmaj kokinoj. Por trinkado kafo, teo, buterl akto aŭ nur florakvo, ĉio laŭ plaĉo de ĉiu partoprenanto. Antaŭ ol la herbejo falos sub la lertaj manoj de falĉistoj, ni plukas amason da herbejaj floroj, por ke ĉiu povu forporti hejmen aroman memoraĵon pri tiu tago. Poste la loko disponeblas por la falĉiloj. Kiu interesiĝis, eksciis ĉion bezonan pri la tekniko de falĉado per falĉilo kaj ankaŭ povis mem provi. Daŭris nelonge kaj ĉio estis finita. Ankoraŭ la saman tagon venis por la freŝa herbo loka ĉevalbredisto, por ke liaj bestoj tuj frandu la bonodorantan manĝon. Post fino de la laboro restis tempo ripozi en ombro de arboj, kafumi kun hejmaj kukoj, stangorosti sur fajro cervelasojn, simple ĝui kunsidon ĉe riĉe regalita tablo. La ĝusta tempo por babilado. Kiu restis ĝis vespero, povis gustumi bonan vinon de lokaj vitokultivistoj. La humoro brila, la ĝardeno banata de la suno … koncize … hejmeca etoso. Kiam estos la venonta „falĉila tago“? Tion decidos la naturo, sed ni jam nun atendas ĝin kun ĝojo.

Vyšinkovi