La 2-a ekspozicio – Esperanto kaj junularo

28.03.2009 16:00 - 16:01

Organizátor:

Popis akce:

La 28-an de marto 2009, dum la naskiĝtago de Komenio, estis inaŭgurita la 2-a ekspozicio omaĝe al la 40-a datreveno de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la planata 65-a Internacia Junulara Kongreso en LiberecFotografaĵoj spekteblas ĉi tie

Dum la solena inaŭguro salutparolis precipe Petr Chrdle nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Daniel Mrázek nome de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Kulturprogramon prizorgis violonisto Jan Duda.

La ekspozicio prezentis superrigardon de riĉa aktiveco de ĈEA. Librovitrinoj estis aktualigitaj per kolekto de libroj, broŝuroj kaj gazetoj eldonitaj de ĈEA.

Prezentita estis ankaŭ historio de junulara movado en Ĉeĥio kaj interesa temo „Esperanto kaj familioj“.

La eksponaĵojn pruntedonis Esperanto-kluboj el la tuta Ĉeĥio, la Ĉeĥa sekcio de TEJO kaj Ĉeĥa radio Leonardo.

La ekspozicio daŭris ĝis septembro 2009.