Gastoj en la muzeo

01.07.2010 16:00 - 16:01

Organizátor:

Popis akce:

Esperanto-muzeo allogas ankaŭ eksterlandajn gastojn el diversaj landoj! Fotografaĵoj el ilia vizito estas videblaj ĉi tie Inter aliaj vizitis nin en la jaro 2010 gastoj el Slovakio gviditaj per Ján Vajs ĉefredaktoro de revuo Esperantisto Slovaka kaj vicprezidanto de Slovaka Esperanto-Federacio.

Plua gasto estis Lazar T. Karakošev el bulgara Plovdiv, estinta prezidanto de fervojista esperantistoj.Muzeon vizitis kune kun Jiří Pištora, nelacigebla organizanto kaj propagandanto de esperanta muzeo en Ĉeĥio ankaŭ geedzoj Karl kaj Christel Breuninger el Munĥeno, kiuj havas en sia domo kluban esperantan bibliotekon.

El Pekino venis al ni direktoro de Ĉina Radio Internacia (CRI) Zhao Jiamping kaj ĵurnalistino Lina Chen. Pluaj vizitantoj estis kanada esperantistino Suzanne Caron-Richer el Otavo kaj geedzoj Maurice a Genevieve Gourichon el franca urbeto St. Saturnin sur Loire, kiuj alportis por muzeo kelkajn Esperantajn ĵurnalojn eldonataj en Francio.

-jito-