06.02.2021 08:00 - 06.02.2021 08:01
Organizátor:
Popis akce:
Pro nuntempaj koronvirusaj limigoj Esperanto-renkontiĝoj povas okazadi bedaŭrinde nur virtuale. Unu el ili estas regulaj kunvenoj, kiujn pere de Skajpo ekde novembro 2020 realigas Esperantista Klubo en Brno. La 26-an de januaro 2021 ĝia prezidanto Miroslav Malovec prelegis pri Esperantlingvaj eldonejoj kaj bibliotekoj – kaj internaciskale, kaj kun speciala atento al la situacio en Ĉeĥio. La ĈEA-Biblioteko, situanta en la Ottendorfer-Domo en la sidejo de la Esperanto-Muzeo, estas kompreneble ankaŭ pritraktita.
La registrita prelego estis publikigita ankaŭ en la Paĝaro de la Esperanto-Muzeo en Ipernitio kun pli ol 2 500 multmediaj dosieroj, al kies vizito ni invitas vin.
Por sekvi la prelegon KLAKU -ĈI-TIE!
UTILAJ LIGILOJ:
.
- vikipedia artikolo Esperanto-Biblioteko
.
- Paĝo de la Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio situanta en la Esperanto-Muzeo en Svitavy
- (kun retligiloj al gravaj Esperanto-bibliotekoj kaj al elektronikaj librokolektoj)
.
- retejo de la eldonejo KAVA-PECH de Petro Chrdle, la plej grava nuntempa ĉeĥa eldonejo de esperantlingva literaturo
.
- padv-
- publikita 6. 2. 2021
- 561 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
- paĝon oni povas printi