Esperantaj eldonejoj kaj bibliotekoj

06.02.2021 08:00 - 06.02.2021 08:01

Organizátor:

Popis akce:

Pro nuntempaj koronvirusaj limigoj Esperanto-renkontiĝoj povas okazadi bedaŭrinde nur virtuale. Unu el ili estas regulaj kunvenoj, kiujn pere de Skajpo ekde novembro 2020 realigas Esperantista Klubo en Brno. La 26-an de januaro 2021 ĝia prezidanto Miroslav Malovec prelegis pri Esperantlingvaj eldonejoj kaj bibliotekoj – kaj internaciskale, kaj kun speciala atento al la situacio en Ĉeĥio. La ĈEA-Biblioteko, situanta en la Ottendorfer-Domo en la sidejo de la Esperanto-Muzeo, estas kompreneble ankaŭ pritraktita.

La registrita prelego estis publikigita ankaŭ en la Paĝaro de la Esperanto-Muzeo en Ipernitio kun pli ol 2 500 multmediaj dosieroj, al kies vizito ni invitas vin.

Por sekvi la prelegon KLAKU -ĈI-TIE!

UTILAJ LIGILOJ:

.

.

.

  • retejo de la eldonejo KAVA-PECH de Petro Chrdle, la plej grava nuntempa ĉeĥa eldonejo de esperantlingva literaturo

.

  • padv-

  • publikita 6. 2. 2021
  • 561 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi