Direktorino de la Urba Muzeo kaj Galerio en Svitavy Blanka Čuhelová emeritiĝas

30.06.2020 08:00 - 30.06.2020 08:01

Organizátor:

Popis akce:

La 30-an de junio 2020 la ĝisnuna direktorino de UMG kaj unu el kunfondintoj de la Esperanto-Muzeo Blanka Čuhelová emeritiĝas. Jen bona okazo por danko pro ŝia tutviva laboro kaj pro grava subteno de nia projekto. Blanka Čuhelová studis en la Filozofia Fakultato de la Masaryk-Universitato en Brno, inkluzive la dujaran postaltlernejan muzeologian fakon. En la Urba Muzeo kaj Galerio en Svitavy ŝi laboris 41 jarojn, ekde 1991 en funkcio de direktorino. Ŝi staris ĉe estiĝo kaj disvolvo de la nuna muzeo kaj organizis ankaŭ multajn kulturajn aranĝojn en la urbo. Ekde 2002 ŝi estas membrino de la urbestraro kaj prezidantino de la kultura laborgrupo de la urbo.

Kvankam ŝi ne estas aktiva parolantino de la lingvo Esperanto, por nia movado ŝi gravas kiel aktiva subtenantino de ĝia ideo kaj de la projekto pri Esperanto-Muzeo. Tial, en 2008 kiel oficiala mastrumantino de la Domo de Ottendorfer, instigite ripete de Libuše Dvořáková el la loka E-klubo, ŝi ofertis por tiu ĉi celo parton de la teretaĝo, liberigitan post finkonstruo de la nova kulturdomo Fabrika. Tiel estiĝis kunlaboro inter la urbo Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Klubo de amikoj de esperanto en Svitavy kaj dank al subteno de la tiama urbestro Jiří Brýdl kaj Ministerio pri kulturo de Ĉeĥa Respubliko kaj Fondaĵo Esperantic Studies Foundation la 20-an de septembro 2008 la Esperanto-Muzeo povis esti inaŭgurita.

Ŝi grave helpis dum la estiĝo kaj ankaŭ dum estetika aranĝado de la tri unuaj ekspozicioj. Per siaj fakaj konsiloj ŝi helpis nin spertiĝi kaj memstariĝi. Dank al ŝi la Esperanto-Muzeo povis kune partopreni en la projekto de la Muzea Nokto kaj alparoli tiel la lokan publikon. Ŝi ne mankis dum inaŭguro de pluraj ekspozicioj kaj gravaj internaciaj aranĝoj (Ekskursa Antaŭkongreso de UEA, OSIEK-Konferenco, 5 kaj 10jariĝo de la muzeo). Kiel muzea profesiulino kaj metodika konsilantino ŝi membris en la Muzea grupo de ĈEA.

En 2013 en la Urba Muzeo kaj Galerio ŝi gastigis vojaĝistan fotoekspozicion de la internacia esperantista grupo de Ján Vajs (Slovakio), nomitan POST DUONO. Multe ŝi helpis ĈEA-n per disponigo de grandspaca deponejo por la daŭre plivastiĝanta biblioteko kaj arkivo de nia muzeo. Mencieblus ankaŭ pliaj ŝiaj agoj favore al evoluigo de nia projekto.

Blanka Čuhelová dum solenaĵo omaĝe al 10-jariĝo de la Esperanto-Muzeo (15.9.2018)

– por vidi la videon KLAKU ĈI-TIE

Ĉeĥa Esperanto-Asocio ankaŭ ĉi-paĝe kaj okaze de la emeritiĝo volas sincere danki al Blanka Čuhelová por ŝia ampleksa oferema laboro, por amikeca sinteno al esperantistoj kaj volontemo rilate al la Esperanto-Muzeo kaj deziras al ŝi en la plua vivetapo firman sanon kaj ĝuon de la libera tempo por ĉiuj ŝiaj ŝatokupoj kaj realigo de ŝiaj deziroj.

Al la nove alvenonta direktoro de la Urba Muzeo kaj Galerio Hynek Stříteský ni deziras multe da laborsukcesoj kaj ni esperas, ke ni kapablos ligi kun li simile bonajn kontaktojn kaj daŭrigi la ĝisnunan kunlaboron kaj ĝiajn atingitajn rezultojn kaj por internacia videbligo de la urbo, kaj por evoluigo de la Esperanto-movado.

Pavla Dvořáková

  • publikita 30. 6. 2020
  • 574 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi