Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy
En la tagoj 21-23 majo 2024 vizitis hispana esperantisto Ruben Fernándes Asensio Esperantomuzeon en Svitavy. Antaŭe li partoprenis seminarion en Budapeŝto kaj vizitis ankaŭ Esperanto Muzeon en Vieno, kun kies direktoro ni te nas kontaktojn jam sufiĉe longan tempon. Ili interparolis ankaŭ pri Svi tavy. Dum vizito en nia klubo ni ĉiam havis temojn por babilado. Ruben estas profesie mezlerneja instruisto, tial li kun niaj instruistoj Richtr kaj Sýkora traktis instruadon, kun Marie Čumová li okup iĝis pri registrado de libroj, gazetoj kaj aliaj presaĵoj, kio al li tre plaĉis, ĉar li transiras al nova profesio kiel arkivisto. Kompreneble ni babilis ankaŭ pri pro blemoj de Esperanto en Hispanio. Kun Ruben ni renkontiĝos ankaŭ venontjare, dum UK en Brno.