Muzea nokto 2013

02.06.2013 14:00 - 02.06.2013 18:00

Organizátor:

Popis akce:

Inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio „Esperanto kaj muzoj“ okazis sabate la 2-an de junio 2013 kadre de la jam tradicia Muzea nokto, por kiu estis pretigita bunta akompanat kultura programo.

Dum la unua espe-rant¬lingva parto je la 14-a horo eksonis Esperanto-kanzonoj de Lorenzo TOMEZZOLI el Francio (kiu kon-tribuis al la ekspozicio ankaŭ per siaj bildoj) kaj estis memorigita precipe verkaro de pluraj Esperanto-poetoj pere de iliaj poemoj. Komence eksonis „Sovaĝa kanto“ de d-ro Stanislav SCHULHOF, fondinto de Esperanto-klubo en Pardubice, konsiderata kiel la unua lirika Esperanto-poeto. Estis menciita proksimiĝanta 100-jara jubileo de naskiĝo de gitarvirtuozo profesoro Ŝtefo URBAN (1913–1974), kies unua edzino estis fama poetino Eli Urbanová. Oni povis aŭdi lian „Rondelon instruan“, plurajn fablojn el lia kolekto „Nova Ezopo“ kaj ankaŭ lian gitarmuzikon.

Margit Turková deklamis konfesan poemon „Aktorino“ verkita de Eva SEEMANNOVÁ kaj ŝia humura naskiĝtaga poemo skribita en formo de makaronaj versoj (unuopaj rimiĝantaj versoj alterne en la ĉeĥa kaj en Esperanto) kaj reatentigis pri unika en Brno antaŭnelonge eldonita „Ĉeĥa-esperanta frazeologia vortaro“ de Josef Cink. Sian propran poezion deklamis Zdenka NOVOTNÁ el Česká Třebová. Petr Chrdle konatigis kun pluraj libronovaĵoj el lia eldonejo KAVA-PECH, i.a. la tria eldono de lia verko „Profesia uzo de Esperanto“, kaj Margit Turková

Fine la partoprenantoj povis konatiĝi kun granda usona komponisto Lou HARRISON (1917–2003), pioniro de minimumismo kaj mikro¬tona muziko, integrinta en klasikan okcidentan muzikon elementojn aziajn kaj indianajn. Harrison ankaŭ aktive parolis Espe-ranton kaj donis esperantajn nomojn al pluraj siaj komponaĵoj. Oni povis aŭskulti specimenon el lia „Koro-Sutro“, konata budhisma teksto en esperantigita versio.

Kiel premiero estis kun sukceso projekciita filmeto pri turismaj vidindaĵoj de la urbo Strakonice, ĵus tradukita kaj esperant-lingve dublita de Vladimír Türk, ĉi-foje ankaŭ kun partopreno de la voĉo de lia filino Vlaďka.

La solenan inaŭguron de la eks-pozicio je la 16-a horo partoprenis ankaŭ gastoj el la urba publiko, i.a. ankaŭ Blanka ČUHELOVÁ, direkto-rino de la Urba Muzeo.

  • publikita 7. 8. 2013
  • 1080 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi