Jam la kvaran fojon okazis en Svitavy „Muzea nokto“ kun bunta programo, al kiu kontribuis ankaŭ nia muzeo. Ni invitas vin al retrospektivo de la aranĝo, eĉ kun ligiloj al kelkaj filmetoj kaj muzikaĵoj prezentitaj. Fotaĵojn vi povas trarigardi en nia Fotogalerio.La aranĝo okazis sabate la 2-an de junio kaj vizitis ĝin ĉ. kvardeko da esperantistoj, inkluzive kelkajn gastojn el Slovakio. La ekspozicion kaj vesperan filmprojekciadon venis rigardi ankaŭ la loka publiko neesperantista.
Kadre de la ĉi-jara ĉeftemo „La muzeo vojaĝanta“ oni povis kune vojaĝadi kaj tra la spaco, kaj tra la tempo, ĉar nomo de la nova tutjara tema ekspozicio estis „125 jaroj de Esperanto“.
La unuan fojon la aranĝo komenciĝis jam tagmeze kaj jam antaŭ la oficiala inaŭguro okazis speciala kleriga programo en Esperanto.
Intereson vekis enkonduka rakontado de Jarmila Rýznarová pri František Vladimír Lorenc, poligloto, vivinta plejparton de sia vivo en Brazilo, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj (kiun li eldonis proprakoste kiel 18jara junulo!). Pri liaj eksterordinara lingva talento kaj vivo en Brazilo vi povas legi en la sekva artikolo en nia retejo.
Bonvenaj estis vivaj kontribuaĵoj de karaj gastoj el Slovakio: Peter Baláž rakontis pri la aktualaj aktivecoj de la organizo E@I (kaj krome riĉigis nian muzean bibliotekon per valoraj librodonacoj) kaj Ján Vajs faris prezenton pri la fama vojaĝisto Tibor Sekelj (1912–1996) kaj lia rilato al Slovakio. Eldonisto Petr Chrdle skizis kortuŝan vivon de eble la plej konata denaska esperantisto Petr Ginz (1928–1944), knabo, kiu kiel 16jarulo mortis en gaskamero de Aŭsvico, kaj pri la libro „Taglibro de mia frato“, kiu verkita surbaze de lia notlibro. Plua interesa gasto estis redaktoro Paŭlo Kaščák el Ostrava, kiu prezentis al la partoprenantoj la novan retradion Verda Stacio.
La prezentoj estis kompletigitaj per filmoprojekciado (specimeno el la fimo „Mefisto“, kanto Vojaĝo Suden de la muzikgrupo Kajto, unika filmeto kun la viva d-ro Zamenhof kaj registraĵo de lia voĉo el 1902, Universalaj Kongresoj 1905–1911, nostalgia Muzika-bilda remememoro pri UK en Barcelono 1909). Oni povis ankaŭ komune kanti faman satiran poemon
Estas mi esperantisto de Julio Baghy, kun gitara akompano de Pavla Dvořáková, ĉefaŭtorino de la nova ekspozicio kaj gvidantino de la programo.
Pri koncepto de la nova ekspozicio 125 jaroj de Esperanto, kiu estis kadre de la Muzea nokto solene inaŭgurita, ni skribos estonte en aparta artikolo. Ĉi-loke ni aldonu almenaŭ tion, ke la partoprenintoj povis krom paneloj kaj vitrinoj enmanigi ankaŭ diversajn valorajn kaj interesajn historiajn librojn kaj gazetojn, precipe el la periodo ĝis 1939.
Sed la gastoj okupiĝis tiutage ne nur pri Esperanto. Komenciĝantan vesperon ni povis pasigi en la apuda Urba muzeo kaj galerio, kie estis ĵus malfermita tre inferesa ekspozicio pri „Namibia safario“, kun belegaj fotaĵoj de la homoj kaj naturo, remburitaj afrikaj bestoj, artaĵoj ktp. Atendis nin ankaŭ bongusta refreŝiĝo (inkluzive verajn afrikajn bifstekojn) kaj koncerto de temperamenta afrika tambur-muziko. Pli malfrue, ni daŭrigis en nia muzeo per projekciado de vojaĝfilmoj (i.a. pri Mongolio, aŭstraliaj indiĝenoj, budhisma ŝtato Butano kaj amazonia praarbaro) kaj antaŭdorma kantado kun gitaro. En la supra kultura salonego estis pretigita teatraĵo pri la plej malnovaj legendoj pri la urbo Svitavy …
Kelkajn menciitajn interrete situantajn materialojn ja povas spekti ankaŭ tiuj, kiuj persone ne venis, tame la etoson, „vivajn“ ekspoziciaĵojn kaj la bongustaĵojn pretigitajn de la lokaj klubaninoj bedaŭrinde por vi peri ne eblas. Tiam eble sekvontjare dum la sama tempo dum la 5-a Muzea nokto! Aŭ iam ajn eĉ pli frue, kiam vi vojaĝos tra Bohemia-moravia limregiono! Jen troviĝas adreso de la muzeo, kontaktoj kaj malfermohoroj.
Krome sendube helpos nin, se vi plu informos pri nia muzeo viajn Esperanto-geamikojn enlande kaj eksterlande – de la intereso de la vizitemuloj ankaŭ parte dependas ĝia estonteco!
Pavla Dvořáková
- publikita 27. 6. 2012
- 2030 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
- paĝon oni povas printi