EKOTUR kaj infanaj vizitantoj

01.09.2009 16:00 - 16:01

Organizátor:

Popis akce:

Somere 2009 vigligis la muzeon la aranĝo EKOTUR – jam tradicia internacia renkontiĝo de esperantistoj. Fotografaĵoj de aranĝoj estas videblaj ĉi tie.Ĉi-foje ili venis ne nur el Ĉeĥio sed ankaŭ el Germanio, Francio, Belgio kaj Kanado. Ekskursoj al interesaj lokoj de Bohemia-moravia limregiono estis kompletigitaj per ĉiuvesperaj prelegoj kaj diskutoj pri ekologiaj temoj.

  • La ĉeforganizanto d-ro Petro Chrdle prezentis teorie fenomenon de ekoturimo kaj prezentis la nacian parkon Šumava.
  • Pavla Dvořáková montris plurajn ekoturisme allogajn ekskursocelojn prilaboritajn en Esperanta Vikipedio.
  • Norman Fleury, dungito de Botanika instituto en Montreal, interese prelegis pri problemo de tutmonda senarbarigado kaj plue pri manĝeblaj floroj.
  • Wolfgang Westermayer el germana Freiburg prezentis negativajn konsekvencojn de ekzistado de plastoj en riveroj kaj maroj.
  • Margit Turková el Obořiště (CZ) rakontis pri propraj travivaĵoj el naturprotektejo en Pollando, vizitita dum UKo en Bjalistoko.

Al nia muzeo venadas ankaŭ vizitantoj el bazlernejoj de Svitavy kaj ĉirkaŭaĵo. Por infanoj la loka E-klubo en Svitavy organizas regule en junio aranĝon nomatan „Infana tago“. La renkontiĝon kutime partoprenas infanoj el Esperanto-rondetoj en Bohemio, Moravio kaj Pollando. Ĉiam preparitas bunta programo konsistanta precipe el ekskurso kaj ludoj kaj konkursoj kun premioj.

-jito-