Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy kaj Tom Hall
Baldaŭ post la foriro de Ruben Fernández Asension el Hispanio, Tom Hall el Slovakio telefonis kaj interesiĝis viziti la Muzeon de Esperanto. Tom Hall nomiĝas Tomáš Halža kaj li loĝas en Košice, kie li estas membro de la Esperanto-klubo. Li iris al Svitavy por 4 tagoj kaj jam planis kion li vizitos. Ni dediĉis unu tagon al la urbo Svitavy, kiam membro de la loka klubo, Jan Richtr, kondukis lin al la turo kaj detale konigis al li la historion de la urbo. Kune ni vizitis ankaŭ la Urban Muzeon kaj Galerion, kie li rigardis la sekcion dediĉitan al Oskar Schindler, la rekon struitan betlehemon de Svitavy kaj la ekspozicion de malnovaj motorcikloj, kie unu historia foto montras benzinujon kaj aerdistribuilon antaŭ la Urba Korto kun Esperanta stelo. Tom ankaŭ ĝojis pri la domo Otendorfer kun ĝia grandioza halo. Li ekskursis al Žamberk, kie estas eksponata fervoja maŝino, kies rekonstruon li mem partoprenis. Li estas feliĉa reveni al Svitavy iam ajn.
Libuše Dvořáková