Petr Jonáš

02.05.2024 -

Organizátor:

Urbo Litomyšl


Popis akce:

 Esperantisto honorigita de la urbo Litomyšl Petr Jonáš naskiĝis en Litomyšl kaj loĝas ĉi tie la tutan tempon. Sian 80-an naskiĝtagon li festis meze de majo. Jam kiel lernanto li lernis la violon ludon kaj kantis en la lerneja koruso. Post finstudo en la Gimnazio de Litomyšl li daŭrigis siajn studojn en la Pedagogia Instituto en Pardubice. Poste li instruis en ĉiuj elementaj lernejoj en Litomyšl kaj ĉirkaŭaĵo, inkluzive de Svitavy. De sia junaĝo li ludis piedpilkon kaj ŝakon kaj dum 62 jaroj – ekde la gimnaziaj studoj – li kantas en la koruso Vlastimil. Ties kronikon li verkas jam 40 jarojn. Dum 42 jaroj li estas aktiva organiza membro en atletiko. Li funkcias kiel arbitracianto kaj ĉiumonate verkas por la fenestron”. loka gazetaro “Atletikan Li estas la sola aktiva esperantisto en Litomyšl, kie li ĉiĉerone gvidas ĉeĥajn kaj eksterlandajn esperantistojn. Espe ranton li lernis en koresponda kurso. Nuntempe li estas membro en Klubo de Esperanto-Amikoj Svitavy. Li laboras kiel montara gvidisto por la Informcentro, sed ankaŭ eksterlande, ekz. en Parizo, Vieno aŭ Krakovo. Li estas kolektanto de poŝtkartoj. Pro sia riĉa agado kaj kontribuo al la urbo li ricevis de la urbestro Plakedon de Litomyšl en ceremonio la 2-an de majo 2024. La Koruso Vlastimil komponis kaj kantis dankokanton al Petro por tiu ĉi solena momento.