Materialoj por nia nova muzea ekspozico serĉatas!

02.06.2011 16:00 - 18:00

Organizátor:

Popis akce:

La 2-an de junio estos inaŭgurita en nia muzeo nova tutjara ekspozicio kun ĝenerala temo „125 jaroj de Esperanto“. Por ĝi ni aparte serĉas interesajn historiajn materialojn ankoraŭ ne prezentitajn (precipe pli ol 50 jarojn aĝajn, sed ne nur) – fotaĵojn, bildkartojn, eldonaĵojn, tridimensiajn objektojn ktp.Provu serĉi en via persona aŭ kluba arkivo!

Kun via aktiva partopreno nia ekspozicio estos pli kompleksa kaj pli riĉenhava!

Fakte la unua pli malgranda parto de la ekspozicio estos malfermita jam nun la 14-an de aprilo kadre de la regiona renkontiĝo. Temos pri paneloj „L.L.Zamenhof kaj estiĝo de Esperanto“, „ZEOj en la mondo“ kaj „ZEOj en Ĉeĥio“ kaj pri du vitrinoj (unu rilatanta al d-ro Zamenhof, unu ĝenerale al Esperanto-kolektobjektoj-poŝtmarkoj, bildkartoj, ktp). Ĉiuj vizitantoj estas kore bonvenaj! Informojn pri la renkontiĝo vi povas trovi en

http://www.esperanto.cz/…i-o-520.html.

La pli granda parto de la ekspozicio tamen estos preparata nur por junio.

Donacoj estas aparte bonvenaj, pri pruntedonoj bv. skribi al la suba adreso koncerne eblecojn de redono aŭ resendo. Funkciadon de la muzeo ni realigas komplete volontule kun minimuma budĝeto.

Krom palpeblaj objektoj interesas nin ankaŭ ciferecformaj fotaĵoj por prezento en virtualaj fotogalerioj en interreto kaj en la muzea tuŝekrano.

Bv. skribi vian proponon/oferton al Pavla Dvořáková

pavla.esperan­to(heliko)gma­il.com.

Koran antaŭdankon por via helpemo kaj kunlaboremo!

Samtempe vi estas ĉiuj bonvenaj en la Muzea nokto la 2-an de junio, kiam vi povos ĝui ne nur la inaŭguron de la ekspozicio kun kultura programo (filma, muzika, prelega), sed ankaŭ ĉiĉeronadon tra la urbo Svitavy kaj apartan kulturan programon en la apuda Urba muzeo kaj galerio. Prizorgi nekostan tranokton eblas, dimanĉe estas planata ekskurso al la urbo Polička (kun interesega mezepoka urba muregaro) aŭ al fontoj de la rivero Svitava (depende de interkonsento de la partoprenantoj, aŭ eĉ divididite). Ĉiujn informojn vi ricevos ĉe la supra adreso aŭ ĉe dvor.libuse(he­liko)seznam.cz.

padv

  • publikita 12. 4. 2012
  • 1542 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi