Marcipana Pasko

23.03.2024 09:00 - 16:00

Organizátor:

Klub přátel esperanta ve Svitavách


Popis akce:

 Sabate la 23-an de marto 2024 la Esperanto-klubo Svitavy aranĝis en Esperantomuzeo tradician Marcipanan Paskon. La ŝatata aranĝo estis ligita kun aliaj aktivadoj de la Urba Muzeo kaj Galerio (UMG). Por pli multe propagandi la vendado de marcipano estis preparita ankaŭ en la spacoj de UMG. Modladon el marci pano gvidis kiel ĉiam Anička Vyšinková el Vracov. Pli ol 80 infanoj akompanataj de la gepatroj modlis leporojn, kokidojn, lumbrikojn aŭ kokcinelojn. Ĉiu juna artisto por sia besteto gajnis Memordiplomon kaj forportis sian produkton singarde hejmen.