Esperanto-arkivo kaj biblioteko en Dubnice nad Váhom
La 20-an de junio 2024 gesinjoroj Dvořák el Svitavy vizitis Esperanto- Arkivon kaj Bibliotekon en Nová Dubnica, Slovakio. La arkivo estis ceremonie malfermita la 24/06/2023 dum la Tutslovaka Kongreso de Esperantistoj kaj nomita laŭ Ján Vajs okaze de lia malfrua 70-a naskiĝtago. Ján Vajs estis aktiva slovaka esperantisto, prezidanto de Slovaka Esperanto-Federacio kaj sekretario de la e-klubo en Liptovský Mikuláš. Li multfoje prelegis ankaŭ en la Muzeo de Esperanto en Svitavy. Dum nia vizito al Nová Dubnica ni donacis al Peter Baláž, eldonisto, prezidanto de Slovakaj Esperantistoj kaj administranto de Esperanto-organizo E@I, librojn de la Esperanto-Muzeo en Svitavy, kiujn ni pluroble havas kaj kiujn niaj slovakaj geamikoj elektis. En la arkivo kaj biblioteko laboras ankaŭ esperantistoj el eksterlando. Ilia laboro estas tre ampleksa kaj meritplena. Nia kunlaboro daŭros.
Libuše Dvořáková