La inaŭguron de la nova ekspozicio 2023 denove akompanis bunta programo

08.09.2023 10:30 - 10.09.2023 17:00

Organizátor:

Popis akce:

Inter la 8-a kaj la 10-a de septembro 2023 realiĝis renkontiĝo okaze de inaŭguro de la nova ekspozicio 90 jaroj de Esperanto en Svitavy kaj 15 jaroj de la Esperanto-Muzeo. La gastoj sendube ne enuis dum la tuta semajnfino.La aranĝo komenciĝis vendrede la 8-an de septembro en la kultura salono super la muzeo, kie la loka studenta teatroensemblo ensemblo DOMA prezentis en Esperanto dramon Reĝo Lávra laŭ Karel Havlíček Borovský. En la muzeo mem Jakub Heřmanský poste atentokapte rakontis pri ŝipveturo ĉirkaŭ Norvegio.

Sabate je la 9-a horo estis inaŭgurita nova ekspozicio pri 90-jaroj de Esperanto en Svitavy kaj 15 jaroj de la Espranto-Muzeo”, kiun partoprenis ankaŭ la urbestro David Šimek kaj eksa direktorino de la urba muzeo Blanka Čuhelová, kiu tre meritis pri la fondo de nia muzeo. Venis ankaŭ gastoj el Slovakio.

Libuše Dvořáková en sia prelego prezentis la agadon de la klubo dum ĝia historio. Poste Petr Chrdle prezentis novajn librojn de sia eldonejo KAVA-PECH kaj omaĝis al violonisto kaj honora membro de ĈEA Jan Duda el Olomouc, kiu preparis du el la libroj kaj festas gravan vivjubileon. Medaliono de Jan Duda aperis ankaŭ en japana publikaĵo, kiu estis transdonita al li. Sian ĉeĥlingvan libron pri esperantlingva agado Petro Chrdle poste donacis al la urbestro.

Ankaŭ du klubaninoj festis siajn vivjubileojn, Marie Minářová kaj estrino de la muzeo Libuše Dvořáková, kiuj ricevis bukedojn.

Jindřiška Drahotová per lumbildoj konatigis la ĉeestantojn kun siaj libroj, kiujn ŝi plejparte tradukas el Esperanto al la ĉeĥa, krom serio da legolibretoj, kiuj male aperas internacilingve. El ŝiaj tradukoj ni menciu ekz. Maškaráda kolem smrti, Robinsoni na Sibiři, Osm let na cestách po naší planetě k.a.

Posttagmeze Petro Chrdle prelegis pri Komenio kaj Zamenhof, prelegon de malsana Mária Pilková pri historio de Esperanto en Slovakio prezentis Pavol Petrík, fine ĈEA-prezidanto Jiří Tomeček montris, kiel aspektos la nove preparata retejo de la muzeo.

Vespero apartenis al la Instituto por Renaskiĝo de Kultura Heredaĵo en la koncerta salono. La 16-jara Damian Altior demonstris kulturon de teo per teceremonio, kiun li lernis de sia 4-a jaro. Sekvis koncerto de ensemblo La vojo de melodio, nome Beata kaj Jiří Altior kun siaj kolegoj Vojtěch Frank, Tadeáš Průša, Ondřej Beneš, Jana Dynková kaj Antonín Pevala. Ili kantis muzikigitajn poemojn de Stanislav Schulhof, kantojn omaĝe al Odoriko de Pordenone, faman kanton de Ennio Morricone Iam revenos viVultavon de Karel Hašler en traduko de Margit Turková kaj Tomáš Břicháček.

La dimanĉo estis dediĉita al Odoriko de Pordenone. Lian vivon priskribis en siaj prelegoj Jiří Altior kaj Vladimír Liščák, sinologo, membro de la ĉeĥa akademio de sciencoj, aŭtoro de libroj pri frato Odoriko kaj pri Silka vojo. Reĝisoro Jan E. Svatoš faris filmon Až zařve lev (Kiam ekroaros leono), en kiu post sia morto renkontiĝas en Purgatorio la animoj de Přemysl Otakar la Dua (František Němec) kaj frato Odoriko (Igor Bareš) kaj ambaŭ rememoras pri siaj vivoj – la unua kiel militanta reĝo, la dua kiel migranta monaĥo, kiu piede trairis 20 mil mejlojn en orientaj landoj kaj instruis pri kristanismo. La filmo estis projekciita antaŭ la tagmanĝo.

Post la tagmanĝo la omaĝo al Odoriko estis daŭrigata per koncerto en la Preĝejo de Vizito ĉe la Virgulino Maria, kiu estis bela punkto post la bunta semajnfina programo.

Vi estas bonvenaj viziti la ekspozicion tutjare, detalojn vi trovos en nia rubriko Kontakto pri ĉiĉeronado en Esperanto, bv. anticipe anonci vin kaj interkonsenti.

Laŭ la artikolo de Miroslav Malovec por Starto 2023/4 redakte prilaboris kaj per ligiloj kompletigis Pavla Dvořáková _____________­________________________­_________________________

  • publikita 12. 12. 2023
  • 43 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi