Invito al Tago de malfermitaj pordoj 2012

16.09.2012 13:00 - 17:00

Organizátor:

Popis akce:

Dimanĉe la 16-an de septembro 2012 inter la 13-a kaj 17a horo alireblas por vi nia muzeo tute senpage. Kion ĉion vi povas tie sperti kaj fari krome, kompare kun aliaj vizitotagoj?

La aranĝo estas unuavice destinita propagandcele por neesperantista publiko el la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, sed esperantistoj estas memkompreneble tute same bonvenaj! Por eksterlandaj gastoj eblas mendi laŭ interkonsento tranokton kaj aranĝi kroman turisman programon.

Krom kutima

• trarigardo de la daŭra ekspozicio kaj de la nova tema ekspozicio „125 jaroj de Esperanto“

•trarigardo de virtualaj kolektoj en la muzea komputilo aŭ de mallongaj filmoj kaj sonregisdtrajoxj en la muzea tuŝekrano

atendas vin tiutage ankaŭ

• ebleco de surloka studado de libroj kaj aliaj materialoj el la muzea biblioteko

projekciado de filmoj pri aŭ en Esperanto, fulmenkonduko al la lingvo, projekciado de parto de la videokurso Mazi en Gondolando

•fakultativaj minikvizoj je etaj premioj

•aparta programo por infanoj

• samtempe ebleco de senpaga vizito de la apuda Urba muzeo kaj galerio kaj de turoj de ĉiuj tri urbaj preĝejoj

Informoj rilate projekciadon kaj aktivecojn por infanoj estos ankoraŭ kompletigitaj kaj precizigitaj.

Ĉiuj interesiĝantoj pri vizito estas sincere ĝojatendataj!

padv

  • publikita 23. 8. 2012
  • 1418 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon