Internacia infana kanto
Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy
Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy organizos la 19-an de junio 2026
eventon „Internacia infana kanto“.
Al la okazo povas aliĝi ĉiu infano, kiu kantos 1 kanton en sia gepatra lingvo kaj 1 kanton en Esperanto. Aĝo ne gravas. La okazo komenciĝos je la 9:30 horo en la salonego de Ottendorfer-domo en Svitavy. Ni atendas la alvenon de partoprenantoj ĵaŭde, la 18-an de junio 2026.
Por infanoj ni certigas loĝadon de ĵaŭdo la 18-an de Junio 2026 posttagmeze ĝis vendredo matene en Baza lernejo Riegrova. La infanoj dormos en la gimnastikejo sur la tero sur sia propra matraco. En la lerneja kuirejo ni certigos al ili ĵaŭdan vespermanĝon kaj vendredan matenmanĝon. Krome ili havos certigitan tagmanĝon post la konkurso.
Jaŭde posttagmeze estos promenado tra la urbo kaj vizito de la Esperanto-Muzeo laŭ la alvenhoro.
Ĉar ni pretigas diplomojn kaj premiojn por infanoj, ni petas antaŭe sendi aliĝilojn al la adreso: dvor.libuse@seznam.cz
Bonvolu sendi ankaŭ grupajn alvenojn al la sama adreso, por ke ni povu atendi ilin ĉe la stacidomo.