Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy
Ni ĉiam planas klubajn eventojn kaj vojaĝojn por la tuta jaro jam en februaro. Unu el la grandaj aranĝoj de la klubo ĉi jare estis ekskurso por ekkoni la Orlican Montaron kaj la ĉirkaŭaĵon inter la 11-a kaj 14-a de julio 2024. En la unua tago, ni haltis ĉe la digolago Pastviny, kiu estas plena de fiŝoj kaj ankaŭ estas uzata kiel somerumejo. Ĝia konstruo estis planita kaj komencita komence de la pasinta jarcento. Krom malhelpi inun dojn, la kialo de la konstruado estis ankaŭ la produktado de elektro. Ni daŭrigis nian vojon vizitinte la rekonstruitan barokan preĝejon de Ĉieliro de la Virgulino Maria en Neratov, kiu estas ne nur konata pro sia vitra tegmento, sed ankaŭ estas grava pilgrimejo. Ni interesiĝis ankaŭ pri laboro de Neratov-Asocio kaj ĝia laboro kun handikapuloj. Post vizito de Neratov, ni iris al Uhřínov, kie ni aŭskultis kun intereso atento kaptan klarigon dum trarigardo de la subĉiela muzeo VILLA NOVA (Arkeologia muzeo en la naturo, kiu klopodas alproksimiĝi al la mezepoka koloniiga vilaĝo en la periodo de la 13-a k aj 14-a jarcentoj), poste ni veturis engastiĝi en Rokytnice en Orlica Montaro (nomata laŭ rivero Orlice = aglino). Post mallonga ripozo ni faris fruvesperan promenon al – ŝatata de turistoj – Landa Pordego kun Kontrabandista Piedira Ponto. La proksimiĝantaj fulmoj kaj tondroj kaj pluvetoj malkuraĝigis nin de la vojo al roko Ledříček. Post tia promeno ni bone ekdormis. Ni havis multon planitan ankaŭ por la sekva tago, do ni ekiris baldaŭ post la matenmanĝo. Unue ni rigardis la mirindan mekanikan Betlehemon de Probošt en Třebechovice pod Orebem. Interesa estis ne nur la klarigo de la ĉiĉeronino kaj funkciigo de la betlehemo, por ke ni vidu kiel ĝi laboras, sed ankaŭ la kolekto de aliaj betlehemoj el la tuta mondo. De Třebechovice ni iris al Opočno, kie interesiĝantoj vidis la kastelparkon kaj ĝardenojn, estis ankaŭ tempo por trarigardo de la urbo. Tamen ni volis tagmanĝi en gastejo Peklo (= infero), do ni frue ekiris al Nové Město nad Metují kaj post iom da tempo ni jam sidis en la komforta ĉambro de Bartoň. Kelkaj el ni ne povis rezisti la lokan oferton, do ni gustumis ankaŭ la regionan specialaĵon – Pavlišov eskalopon – en agrabla inferula medio. Kun plenaj ventroj ni reiris al la gastejo Pytlák (= ŝtelĉasisto), kie ni loĝis, sed survoje ni ankoraŭ havis tempon por vidi la placon kaj la kastelĝardenon en Nové Město nad Metují kaj grimpi la kastelturon, kelkaj el ni haltis en Dobruška por vidi la domon, kie naskiĝis F. L. Hek, kaj proksiman Kartografan Muzeon. Ni havis multajn demandojn, kiuj al la ĉiĉeronino ŝajnis tiel profundaj, ke kelkaj eĉ ricevis kiel donacon belajn bildoriĉajn eldonaĵojn pri la historio de la armeo kaj de ĝia topografia servo. Amantoj de bestoj faris mallongan halton ĉe ĉasbesta parko Klopotov. Kaj vespere ni babilis, kradrostis, ludis nian ŝatatan Skrablon en Esperanto kaj planis la sekvan tagon. Merkredo temis pri turismo kaj vizito al la plej alta pinto de Orlica Montaro – Velká Deštná. Matene la vetero ne estis tre afabla al ni, do ni unue esploris komunumon Deštné, vizitis la Infocentron por preni diversajn turismajn suvenirojn, bildkartojn vizitkartojn, stampaĵojn… Poste ni iris al la Muzeo de Vintraj Sportoj, Turismo kaj Metioj. Kiam la rondpromeno finiĝis, ĉesis pluvi kaj ni jam vere malsatis. Survoje ni vizitis la faman Kapran Stalon (la bestoj malantaŭ la barilo tuj evidentigas al venantaj vizitantoj kial la restoracio havas ĉi tiun nomon), tie ni taŭge plifortiĝis antaŭ ol grimpi al la observejo Velká Deštná. Survoje ni multe interparolis kaj post unu horo irante de la parkejo sub la Masaryk-kabano ni atingis la supron. Bela observa turo kaj rava panoramo! Jam tie ni montris al ni la sekvan planitan haltejon – la jam menciitan Masaryk-kabanon sur la monto Šerlich [ŝerliĥ]. Ni restis tie nur mallongan tempon, ni ankoraŭ volis ĝustatempe veni al hotelo nomata Šerlišský Mlýn (Šerlich-muelejo) kun ĝiaj famaj mirtelaj kukoj, kaj tion ni sukcesis. Ni povis admiri la interesan montan arkitekturon kaj la interese aranĝitan ĉirkaŭaĵon de la hotelo. Ni havis sufiĉe da kilometroj en niaj kruroj por la tuta tago, do ni estis feliĉaj komenci la marŝadon reen al Rokytnice. Post iom da malstreĉiĝo, ni denove pasigis la vesperon parolante, ludante, interŝanĝante spertojn kaj planante la lastan tagon de nia evento. Kaj estis dimanĉo. Ni saltis el la lito frumatene, jam je la naŭa ni havis interkonsentitan trarigardon de la Eklezia Domo en Kunvald. La kompleza gvidisto Saša Bezrukov malfermis por ni la Domon unu horon pli frue ol la oficiala malferma tempo, li rakontis al ni iom pri la fondo de la unua kongregacio de la Frata Unueco kaj pri la enhavo de la ekspozicio. La trarigardo finiĝis per interesa mallonga filmo. Ni ne restis longe, atendis nin vizito al la Muzeo de Puntoj en Vamberk. Tie nin surprizis la a mplekso de la ekspozicio dokumentanta la evoluon de la puntofarado en Orlica Montaro de la fino de la 19-a jarcento ĝis la nuntempo, kaj ankaŭ rekte fascinis nin la lerteco de la puntofaristinoj de la vamberka punto-skolo. Vizitinte la Muzeon de Puntoj, ni iris al la lasta planita loko – Potŝtejn. Kelkaj el ni lastatempe vizitis la lokan kastelon kune kun la instruistaro de elementa lernejo Riegrova el Svitavy, do ĉi-foje ni nur promenis en la urbo, rigardis la historian kernon de Potŝtejn kun la empira preĝejo de St. Laŭrenco, iris al Bělisko, rigardis la eksteraĵojn de la malfrubaroka kastelo, Městečko – la plej malnova parto de Potštejn, kaj ni ne forgesis viziti la interesan retro sukeraĵejon Mareček. Kaj post bona tagmanĝo en loka restoracio, ni iris hejmen. Vagado tra Orlica Montaro estis bela kaj interesa. Grandega avantaĝo estis, ke ni ne renkontis amasojn da turistoj kaj povis ĝui la belecon de la naturo, loka arkitekturo kaj ekkoni la historion de la regiono. Ĉio ĉi en la agrabla kompanio de la Klubo de Esperanto-Amikoj en Svitavy kaj niaj simpatiantoj. Ni jam antaŭĝojas la venontan komunan aranĝon.
Miroslav Sýkora