Dokumentado pri la 10-jariĝo de la Esperanto-Muzeo en Svitavy

12.11.2018 08:00 - 12.11.2018 08:01

Organizátor:

Popis akce:

Ĉi-sube ni prezentas al vi liston de ligiloj al multmediaj dosieroj rilataj al la enhavo de la solenaĵo, okazinta 14.-16.9.2018. Temas pri artikoloj, fotogalerioj kaj videomallongigoj de la programo.

1. FOTOGALERIOJ

Fotogalerio en Muzeum.esperan­to.cz 107 fotaĵoj kun koncizaj ĉeĥaj kaj Esperantaj priskriboj

Fotoalbumo ĉe Ipernity 40 fotaĵoj kun pli detalaj Esperantaj priskriboj

2. VIDEOJ

–

2.1. MALLONGIGOJ DE LA PROGRAMO

Vendreda vespera programo 14.9., daŭro 25:19 (inaŭguro de la ekspozicio kun akompana programo; P. Baláž – E@I novaĵoj, 3 videospecimenoj rememore pri la muzeaj aranĝoj)

Enkonduko al la nove inaŭgurita ekspozicio 14.9. daŭro 5:00

Sabata solena programo en la Salonego de Ottendorfer 15.9., daŭro 21:16 (E-himno en por vi eble nekonata interpreto, alparoloj, bondeziroj (i.a. de la eksterlandaj gastoj – Peter Baláž a László Szilvási), elektitaj interesaĵoj el rakontoj kaj prezentoj pri la agado de la muzeo, muziko kaj videospecimenoj el la muzeaj aranĝoj

La 2-a parto de la sabata solena programo 15.9., daŭro 14:48 (Esperanto-Muzeo, posttagmeza ekskurso, koncerto de SENPROBLEME, ĉeĥo-slovaka vespero)

Koncerto de SENPROBLEME (unuhora mallongigo, kantoj alterne en Esperanto kaj en la ĉeĥa – plurvoĉa muzko kun gitaro, plejparte, sed ne nur spiritualoj)

Kelkaj kantoj en la traduko de Vladimír Türk el la sabata komuna kantado: Ascalona, Jaroslav Ježek – Nur hazardo estas viv’, Hara fasketo

2.2. Unuopaj KOMPLETAJ PROGRAMEROJ laŭ via elekto spekteblas ĈI-TIE (filmis: Vladimír Türk)

_____________­________________________­________________________­_________________________

3. ARTIKOLOJ, TEKSTOJ

Gratuloj el eksterlando

10 jaroj de Esperanto-Muzeo en Svitavy artikolo de Libuše Hýblová por Starto (2018, n-ro 3, p. 20–21) (pri la programo de la solenaĵo)

Jubilea festo en la Esperanto-Muzeo en Svitavy artikolo de Pavla Dvořáková por La Ondo de Esperanto (2018, n-ro 10, p. 24) (koncize pri la programo)

Dek jaroj de la Esperanto-Muzeo en Svitavy 1. Sondo en la historion, aŭ: kiel realiĝas la revoj – unua parto de la artikolo de Pavla Dvořáková por La Ondo de Esperanto (2018, n-ro 11, p. 41–44)

Dek jaroj de la Esperanto-Muzeo en Svitavy 2. Eta bilanco kaj resumo de la revoj kaj realeco – la dua parto de la artikolo de Pavla Dvořáková por La Ondo de Esperanto (2019, n-ro 5 p. 35–41)

Internacia Muzea Seminario en Svitavy – artikolo de Ján Vajs por Esperantisto Slovaka, 2018, n-ro 3, p. 13

Dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo en Svitavy artikolo de Libuše Hýblová por la Revuo Esperanto, 2018, n-ro 11, p. 227

Plia artikolo de Libuše Hýblová por Esperanto Aktuell 2018, n-ro 6 aperos en decembro kaj post publikigo estos ĉi-loke kompletigita. –

4. PREZENTOJ EN POWERPOINT

Ekspozicioj kaj inaŭguroj kaj utiligo de informaj teknologioj – publika elŝutebla prezento de Pavla Dvořáková por la muzea solenaĵo 15.9.2018

10 jaroj de Esperanto-Muzeo en Svitavy – publika prezento de Pavla Dvořáková dum ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto) en Poznan, Pollando, la 21-an de septembro 2018 (ĝeneralaj informoj, ekspozicioj, aranĝoj kaj gastoj k.a.)

Aktiveco de ĉeĥaj esperantistoj en Slovakio en la intermilita periodo – prelego de Ján Vajs pro la Internacia Muzea Seminario (16.9.2018)

Kondiĉoj por funkciado de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio en la postmilita periodo kaj ĝemeliĝo inter la Esperanto-kluboj en Jihlava kiel ekzemplo de ĉeĥo-slovaka kunlaboro en la periodo inter 1963–1968 prelego de Mária Pilková por la Internacia Muzea Seminario (16.9.2018)

Pretigis: Pavla Dvořáková

Soubory

pdf Gratuloj el eksterlando.pdf (1.2 MB) jpg dvorakova.p_jubilea festo_la-ondo_2018-10-24.jpg (286.36 kB) pdf hyblova_10-jaroj-de-EMS_starto_2018-3-20.21.pdf (1.72 MB) pdf dvorakova.p_10-jaroj-de-EMS_la-ondo_2018-11-41.44.pdf (468.32 kB) pdf hyblova_EMS_revuo-esperanto_2018_11_227.pdf (968.4 kB) pdf vas_ims-en-svitavy_esp.slovaka_2018-3-13.pdf (799.46 kB)

  • publikita 12. 11. 2018
  • 2736 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi