Ekskurso al Moravia Slovakio

En la tagoj 24 – 27 de aŭgusto ekskursis membroj de Esperanto-klubo Svitavy konatiĝi kun la belaĵoj de Moravia Slovakio.

Ni tagmanĝis en Staré Město ĉe albordiĝejo de Baťa-kanalo, trarigardis novtempan preĝejon de Sankta Spirito, privatan ĝardenon Isabelia kun bonsajoj, Memorejon de Granda Moravio.

Post vizito de flughaveno Kunovice, kie estas troveblaj famaj aviadiloj inkluzive de prezidenta specialo TU 154, kiu alflugis kun hokeistoj el Nagano kaj pri ĝia instalado ekzistas interesa filmo spektebla en la aviadilo mem, ni komencis
promenon inter pentritaj vinkeloj en Petrov – Plže, ligita kun vingustumado kaj rakontado pri tradicioj kaj kutimoj de Moravia Slovakio.