Fotogalerio

Ekspozicio Rakonto de la lumo

Specimenoj el la ekspozicio de esperantista vidartisto, okazinta en Maltejo Písek (29.11.2023–14.1.2024). Fotoj.

Gazeto VEDEM kaj Petr Ginz

Specimenoj el inaŭguro de la migra ekspozicio pri la sekreta knaba gazeto VEDEM, eldonata en la geto de Terezín kaj pri ĝia ĉefredaktoro, denaska esperantisto Petr Ginz – 4.1.2024 en la Urba Biblioteko en Písek.
Source: Terezínská štafeta, CC BY-SA 3.0 , via Wikimedia Commons | CC BY-SA 3.0 Unported

Inaŭguro 2023

Inaŭguro de la ekspozicio „90 jaroj de Esperanto en Svitavy“ kaj „15 jaroj de la muzeo“. Foto, artikolo.

Ekspozicio de korespondado en Havířov

Ekspozicio pri eksterlanda korespondado de la membroj de la E-klubo en Havířov (Ĉeĥio) , kiu omaĝe al la 65-a datreveno de de la klubo okazis 2.-30.12.2021 en Galerio Maryčka en Havířov. Aŭtoro de la ekspozicio – Zdeněk Heiser. KLAKU ĈI-TIE .

Čestmír Vidman (1921 – 2013)

Fotodokumentado de la ekspozicio, dediĉita al la centjara jubileo de la ĉeĥa poeto kaj esperantisto Čestmír Vidman, kiun kunlabore kun Margit Turková preparis muzeo en Rožmitál p. T. kaj kiu okazis inter 27.10. kaj 30.11.2021. KLAKU ĈI-TIE.

Jano Vajs en Ĉeĥio

Elekto de fotaĵoj el muzeaj aranĝoj kaj ĈEA-konferencoj – rememore pri elstara kunlaboranto de la muzeo (+ 15.9.2021). KLAKU ĈI-TIE.
Source: Michal Matúšov, CC BY-SA 4.0 , via Wikimedia Commons | CC BY-SA 4.0 International