Biblioteko
Biblioteko

Virtuala invito al la Esperanto-Muzeo en Svitavy dum fermo pro la koronviruso

En la periodo, kiam la pordo de la muzeo devas resti fermita, ni invitas vin al ĝi almenaŭ pere de filmetoj, muzikaj programeroj kaj kolektaj fotogalerioj. Bv. eniri – ie ajn sur la terglobo vi nun estas!

1. Mallongaj filmoj pri la urbo kaj pri la muzeo:

esperantigo de la 10minuta profesia filmo (2015)

konkursa filmo pri la urbo kaj pri la muzeo de la E@I-volontulino Daria Slonova por la filmkonkurso

de UEA kaj CRI „Mia Asocio, mia urbo“ (2020)

2. Elekto de fotogalerioj pri Esperantaj kolektmaterialoj

3. Specimenoj el kulturaj programoj de la aranĝoj okazintaj en la Ottendorfer-Domo en Svitavy

Kantsensemblo SENPROBLEME Kostelec na Hané registraĵo de unuhora koncerto de spiritualoj en Esperanto kaj en la ĉeĥa lingvo okaze de la dekjariĝo de la muzeo (2018)

Renesanca kanto Aŭtuno venas en prezento de geedzoj Jelínek el Sekcio de nevidantoj de ĈEA (kadre de inaŭguro de la ekspozicio „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo“ (2015)

Dormu ho mia princet' fama lulkando de Flies (misatribuata al Mozart) en prezento de Miroslav Smyčka kadre de la ĈEA-Konferenco en Svitavy (2009)

Ĝis kantis Elena Puĥova kaj Dmitrij Dovžik dum la OSIEK-Konferenco (2012)

Vera kankano en la muzeo el la Muzea nokto 2014

Gastoj el Pollando kantas la kanton Ludoviko el vizito en la muzeo en 2017

Georgo Handzlik kiel doktoro Zamenhof specimeno el teatra monologo (2009)


Variajn virtualajn kolektojn (pli ol 2300 multmediajn dosierojn) vi povas senpage viziti en 56 temaj albumoj en la MUZEA PAĜO ĈE IPERNITIO.

Eĉ nemembroj rajtas spekti fotojn kun hipertekstaj ligiloj, videojn kaj aŭskulti sonregistraĵojn Senpage registriĝintaj membroj (nur kun (ali)nomo kaj retadreso) povas ankaŭ elŝuti ilin (same kiel tekstajn dokumentojn).

Entenatas kompreneble ankaŭ apartaj albumoj pri la muzeo mem, pri unuopaj ekspozicioj kaj aranĝoj, krom tio ankaŭ albumoj ĝeneralaj – pri literaturo, kolektado, muziko, gravuloj, aranĝoj.


En la BIBLIOTEKA PAĜO de nia retejo. vi povas i.a. elŝuti senpage ciferecigitan malnovan Esperanto-gazetaron, eldonitan sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io – ekde la jaro 1902. Entenas ankaŭ ligiloj al aliaj Esperanto-bibliotekoj kaj ligiloj al senpage elŝuteblaj fakaj tekstoj pri bibliotekoj, muzeoj kaj arkivoj kaj al interlingvistikaj gazetoj.


Ni ĝojos pro viaj reagoj kaj komentoj, ĉar sen interesitaj vizitantoj nia laboro perdas sencon.

Remalfermo de la muzeo okazos plej supozeble (laŭ decido de la registaro) la 25-an de majo 2020. Vizitantoj jam nun estas ĝojatendataj ☺!

muzeo @ esperanto.cz

Pavla Dvořáková


  • publikita 8. 4. 2020
  • 560 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi