Biblioteko
Biblioteko

Vikimanio - unika aranĝo en Esperantujo!

Ni ĝojas, ke ĝuste la urbo Svitavy, kie situas nia muzeo, havis la honoron gastigi internacian Vikimanion omaĝe al la dekjara jubileo de esperantlingva interreta enciklopedio Vikipedio.

La naskiĝtago mem estis la 6-an de novembro 2001 kaj la aranĝo omaĝe al ĝi okazis inter la 26-a kaj la 30-a de oktobro 2011, kiam en Ĉeĥio okazas aŭtunaj ferioj, kaj tial eblas lui favorprezajn studenthejmon. La arnaĝon organizis Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun E@I kaj la loka Esperanto-klubo.

Renkontiĝis 33 fervoruloj pri la vikipedia projekto el entute 9 landoj (Ĉeĥio, Slovakio, Germanio, Pollando, Francio, Belgio, Nederlando, Hungario kaj Usono) + miniume pluaj kvardek esperantistoj kaj publiko el la urbo, kaj proksima eĉ vasta ĉirkaŭaĵo, kiuj venis almenaŭ por vikipedia trejnado por komencantoj aŭ por la vendreda solena matineo kaj posttagmeza interreta seminario.

Por la aranĝo ni sukcesis akiri partan financan subtenon de la urbo Svitavy kaj Regiono Pardubice, kiu ebligis starigi pli favorajn restadkondiĉojn. Rekomence la vikimanuloj (inkluzive komencantojn) verkis aŭ kompletigis por vikipedio artikolojn pri la urbo kaj regiono – eksterlandanoj verkis ankaŭ en sia gepatra lingvo, kio sendube estos de la koncernaj instancoj konsiderata kiel bonvena reklamilo.

Ĝuste ĉar la aranĝo ne temis introvertite nur pri esperanto mem, sed ĝi rilatis al Vikipedio ĝenerale, la aranĝo veklis sufiĉan intereson de pluraj ĉeĥaj televidaj kaj radiaj ĵurnalistoj, kiuj tiel realigis siajn riportojn, favore menciante ankaŭ Esperanton, kiel ion valoran kaj utilan (entute aperis 4 televidaj kaj 6 radiaj elsendoj + multaj artikoloj).

Jam komence de la aranĝo la partoprenantoj estis invititaj oficiale al la urbodomo – juna kaj simpatia urbestro s-ro David Šimek montris pli ol kutiman ĝentilecon kaj persone partoprenis ankaŭ dum parto de la solena vendreda programo. Tre dense konceptita programo klopodis esti malferma por diversgradaj interesuloj – okazis ne nur prelegoj, sed ankaŭ praktika trejnado kaj diskutgrupoj. Ĵaŭdan vikipedian trejnadon en la loka gimnazio povis partopreni ankaŭ komencantoj – neesperantistoj el la urbo Svitavy kaj ĉirkaŭaĵo.

El prezentitaj prelegoj nuntempe surrete haveblas:

Chuck Smith (fondinto de Esperanta Vikipedio): Historio de Vikipedio

Miroslav Malovec (fondinto de ĉeĥa VIkipedio): Mia aktivado ĉe Vikipedio

Marek Blahuš: Libereco de panoramo kaj Vikimedia Komunejo

Pluaj tekstoj estas ankoraŭ prilaborataj kaj ni esperas ankaŭ ilin baldaŭ publikigi

La loĝado kaj parto de la programo okazis en tre agrabla studenthejmo en trankvila aŭtuna ĝardeno – kvankam oni devis promeni inter loĝejo, restoracio, gimnazio kaj Esperanto-Muzeo, la vetero estis bonŝance sufiĉe varma kaj senpluva, kaj tial oni povis post komputilumado bonvene refreŝiĝi promenante tra la pitoreska urbocentro.

La ĉefa solena prelega kaj kultura matineo okazis dum la ĉeĥa ŝtata festo la 28-an de oktobro en belega kultura salonego de la Domo de Ottendorfer, onidire la plej bele konservita kultursalono en la tuta regiono. La oficialan programon ekis salutvortoj de la urbestro kaj gvidis la iniciatintino de la aranĝo Pavla Dvořáková, kiu interpretis, inter prelegoj de siaj kolegoj (Chuck Smith, Miroslav Malovec kaj Marek Blahuš) iom ludis pianon (unu etan kompopnaĵon de J.A.Benda vi povas aŭskulti en nia Ludlisto, por povi almenaŭ mense partopreni la etoson) kaj akompanis kantojn de Miroslav Smyčka, kaj ankaŭ mem prelegis pri Vikipedio kiel rimedo de interkultura klerigado kaj subteno de regiona turismo (la raporto estos publikigita aparte pli poste). Tre profunde kaj sisteme preparita estis precipe kontribuaĵo de Marek Blahuš pri stato de nacilingvaj vikipediaj artikoloj pri Esperanto.

Ĉi-okaze la partoprenantoj povis viziti ankaŭ nian Esperanto-Muzeon kaj ĝian aktualan ekspozicion „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“ – ĉar ĝi situas en teretaĝo de la sama domo, en kies unua etaĝo okazis la ĉefa programo. La gastoj povis en ĝi renkontiĝi jam ekde mateno, ankaŭ la komenciĝo, kaj post la oficiala fino, oni povis reiri suben kaj per vino komune tosti je naskiĝtago de esperanta Vikipedio, unika kaj la plej ampleksa enciklopedia verko en nia komuna lingvo (ĉi-momente enhavanta jam pli ol 155 000 artikolojn verkitajn de entuziasmuloj de multaj landoj). Dum la tosto kompreneble ne mankis frandaĵoj zorgeme preparitaj kaj ankaŭ hejmbakitaj de la lokaj esperantistinoj (ankaŭ fotoj de tiuj venos :-) ).

Fotografaĵojn el la aranĝo vi povas vidi post klako al nia Fotogalerio.

La aranĝo ne temis nur pri Vikipedio mem, sed ankaŭ pri aliaj projektoj de Fondaĵo Vikimedio – Pavla Dvořáková ekz. parolis pri laboro en Vikimedia Komunejo, Yves Nevelsteen prezentis sian imponan komputilkolekton Komputeko, Marek Blahuš rakontis pri internacia Vikimanio okazinta ĉi-jare en Israelo, Michal Matúšov pri la interreta kantaro nomata Kantarvikio k.a. Sendube ĉiu, kiu volis, povis ion novan kaj utilan lerni. La etoso estis ĝenerale tre amika kaj agrabla kaj ankaŭ neformalaj momentoj sendube donis al homoj pluan energion kaj motivon daŭrigi plu en sia volontula aprezinda agado por Vikipedio.

Granda danko apartenas al ĉiuj kunorganizantoj, sed ankaŭ al la ĉeestintoj mem, ĉar ĉiu siamaniere helpis al fina sukceso de tiu ĉi foje vere malfacile naskiĝinta aranĝo, kiu fine tamen tutcerte valoris la investitan penon!

Por pli detalaj informoj pri la aranĝo klaku al la vikipedia artikolo Esperanta Vikimanio.

En la artikolo Rezultoj de Esperanta Vikimanio 2011 vi trovos ne nur liston de artikoloj verkitaj kadre de la aranĝo de la partoprenantoj, sed ankaŭ ampleksan liston de informoj pri Vikimanio en amaskomunikiloj. Entute aperis 4 televidaj kaj ses radiaj riportoj en la ĉeĥa lingvo, kio estas kompare kun aliaj Esperanto-arnaĝoj admirinde multe. Evidentiĝas, ke malfermiteco de la aranĝo kaj utila laboro ankaŭ por neesperantistoj pere de Esperanto estas bona vojo por diskonigi nian komunan lingvon.

Ni esperas, ke ankaŭ vi, karaj gastoj kaj vizitantoj, ofte uzos Vikipedion por larĝigo de viaj horizontoj, kaj iuj el vi eble ekemos mem ellerni, kie povi kunredakti ĝin. Ĉiu el vi havas iujn sciojn kaj talentojn, kiuj povus esti utilaj por la aliaj – ĉu via lingva precizemo (korektado de eraroj), ĉu faka kompetenteco, ĉu stila talento pri verkado, ĉu teknika lerteco (dum alŝutado kaj aranĝado de fotaĵoj, serĉado kaj kompletigado de interretaj ligiloj al la temoj ktp).. Tiukaze ne hezitu skribi al evikimanio@gmail.com, al seriozaj interesuloj ni tre volonte disponigos konsultojn kaj helpon!

Pavla Dvořáková (iniciatintino kaj ĉeforganizantino de la aranĝo) -padv-


  • publikita 9. 1. 2012
  • 1819 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi