Biblioteko
Biblioteko

Verda Stacio raportis pri la Muzea nokto

Kion ĉion vi maltrafis, se vi ne venis al nia Muzea nokto la 2-an de junio? Ion ni jam klopodis peri skribe kaj perfote. Sonraporton pri parto de la programo vi povas nun aŭskulti en la plej freŝa podkasta radioprogramo de la Verda Stacio!

La radioprojekto naskiĝis en la jaro 2011 kaj estas ĉefrealigata de Pavol Kaščák en la urbo Ostrava (ĉefurbo de Moravia-silezia regiono, Ĉeĥio).

En la junia programo vi povos aŭdi kelkajn niajn prelegantojn kaj fragmentojn el la muzika programo.

Krom tio troviĝas tie ankaŭ intervjuo kun la hungara Esperanto-kantistino Anjo Amika, bloko de anekdotoj k.a. Aperas tie ankaŭ intervjuo pri nia muzeo, kiun jam elsendis la ĉina radio.

La radioprogramon vi povas aŭskulti klakante al

http://www.verdastacio.net/

Kunlaborantoj kaj kontribuantoj al la radio estas serĉataj! Ne hezitu skribi al verdastacio@gmail.com. Aŭ minimumne, se la programo plaĉis al vi, bv. ĝin plu diskonigi inter viaj geamikoj!

Pri historio de la origina fama „Verda Stacio“, elsendinta el Brno kaj sekve el Prago en la jaroj 1932–1950, vi povas informiĝi pli detale en la retejo de Miroslav Malovec.

  • padv-

  • publikita 9. 7. 2012
  • 1813 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi