Biblioteko
Biblioteko

Rektaj videoelsendoj el la kluba solenaĵo en Svitavy

Okaze de la 85-a datreveno de Esperanta klubo en Svitavy la 4-an kaj la 5-an de aŭgusto 2018 Verda Stacio preparas vivajn elsendojn rekte el la Esperanto-Muzeo. Ni invitas vin al ilia spektado!

La 4-an de aŭgusto je la 19-a horo okazos rekta elsendo – Deziroj al la klubo – temas pri la elsendo, kie ni klopodos prezenti al vi partoprenantojn el Ĉeĥio kaj fremdlandajn gastojn.

La 5-an de aŭgusto je la 9-a horo ni elsendos unuan parton de Festotago kaj poste sekvos mallongaj filmeniroj laŭ la programo de la evento.

La lasta eniro estos je la 19-a horo el solena koncerto de Anjo Amika (profesia kantistino el Budapeŝto, propranome Anna Bartek) en Esperanto.

La 8-an de aŭgusto je la 16,30 horo vi povas spekti la rektan elsendon el Inaŭguro de ekspozicio „Teo kaj Amo“ el la urbo Nový Jičín.

Dum la evento de la du urboj (jen la programo) partoprenos ambaŭloke la urbestroj kaj transprenos diplomojn „urbo de Teo kaj Amo“ kaj la libron „Rakonto pri Teo kaj Amo“ rekte de nia honora gasto el Ĉinio – sinjorino Zhang Ping el Pekino, kiu estas ankaŭ aŭtorino de la libro kaj ĉeforganizanto de Filmfestivalo en Esperanto.

Partoprenos ankaŭ multaj fremdlandaj gastoj , kiel Anjo Amika el Hungario, Marketa Wilkus el Pollando, Jana Muzetskaia el Rusio kaj aliaj.

Ĉion ĉi vi povas spekti el via domo ie ajn en la mondo. Simple klaku al la ligilo de niaj rektaj elsendoj :

https://www.youtube.com/c/11pably/live

  • Poste aperos la paĝo kun ekrano , kie estas ĉiam informo kiam okazos la sekva elsendo. Ĉiuj tempoj estas laŭ la Praga tempo. La elsendo aperos tuj aŭtomate aŭ vi devas klaki sur ekrano por ke vi komecu spekti ( laŭ via persona agordo de la youtube-o )
  • Vi ankaŭ povas eniri al la paĝo de rektaj elsendoj rekte el la paĝo de Verda Stacio en Facebook. La mesaĝo por eniri en la paĝon de elsendoj troviĝas ĉiam kiel unua mesaĝo. Simple vi klaku al la bildo kaj vi tuj povas spekti la ekranon kie vi spektos rektan elsendon.
  • Apud la ekrano sur la paĝo de youtube , troviĝas ankaŭ chat, kie vi povas skribi viajn personajn dezirojn al la klubo aŭ reagi , demandi, eventuale simple saluti. Dum rekta elsendo ni klopodos respondi kaj danki al ĉiuj viaj reagoj rekte per nia mikrofono.

Ĉiu rekta elsendo post ĝia fino, aŭtomate post kelkaj minutoj IRAS AL ARKIVO, KIE VI POVAS RE-SPEKTI ĜIN:

Interkona vespero – Deziroj

Festo de 85-a datreveno de Esperanta klubo Svitavy

Teceremonio

Solena koncerto de Anjo Amika kaj Jana Muzetskaia

. (Tiuloke troveblas multaj aliaj videoj de VS, i.a. pri la sukcesa originala Esperanta opero Sternenhoch de Ivan Acher, prezentita unue en aprilo 2018 en Nacia Teatro en Prago).

Ni antaŭĝojas partoprenantojn, kiuj persone ĉeestos la eventon , sed ankaŭ tiujn, kiuj ĉeestos ĝin pere de interreto.


Kaj fine unu peto : Kiu ŝatus spekti niajn rektajn elsendojn en estonteco kaj havas konton en youtubeo , ni petas abonu la novan konton ESPERANTO. Por ke ni en estonteco povas elsendi simple de la konto Esperanto ( ne de mia persona konto 11pably). Por ebleco elsendi, ni bezonas almenaŭ 100 abonantojn .

Klaku simple ĈI-TIE al butono ABONI (Odebírat), kiu troviĝas supre maldekstre. Dankon por la subteno!

laŭ informoj de Pavol Kaščák, Verda Stacio kaj Klubo de amikoj de Esperanto Svitavy, redakte prilaboris Pavla Dvořáková


  • publikita 2. 8. 2018
  • 989 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi