Biblioteko
Biblioteko

Regiona filatela ekspozicio kun salono de Esperanto

Aŭtune de ĉi tiu jaro atendas la muzeo la plej grandan eventon. Krom inaŭguro de nova tutjara ekspozicio okazos filatela revuo, kie havos esperantaj materialoj propran ekspozician spacon.


Ekspozicio SVITAVY 2014 estas konkursa ekspozicio de poŝtmarkoj en kategorio regiona + premiero.

Celo de la ekspozicio estas propagando de filatelo inter vasta publiko kaj kvalifiko de eksponaĵoj por la ekspozicioj de pli altaj kategorioj.

La ekspozicio okazas sub aŭspicio de Unio de Ĉeĥaj Filatelistoj, de la urbo Svitavy kun la urbestro Mgr. David Šimek kaj de Muzeo kaj Galerio de la urbo Svitavy. Ĝi revivigos la memoron pri la signifa naskiĝinto en Svitavy kaj mecenato Valentin Oswald Ottendorfer – fondinto de germana biblioteko en la urbo, kiu estis la plej granda de sia speco en Moravio dum Austrio-Hungarlando kaj hodiaŭ estas ĉi-tie Esperanto-Muzeo kun la plej granda esperanta biblioteko en Ĉeĥa respubliko. Pro tio tiu dominanto fariĝis la parto de emblemo de ekspozicio.

La ekspozicion organize certigas Klubo de filatelistoj 05–78 Svitavy kaj Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy. La ekspozicion dum la preparo kaj ĝia okazigo reprezentas organiza komitato (plu nur OK), kiu havas decidrajton.

Info:www.svitavy2014.estranky.cz/


  • publikita 13. 4. 2014
  • 1125 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi