Biblioteko

Pri nia muzeo en la ĉina radio

La 2-an de junio okazis en Esperanto-Muzeo en Svitavy jam la 4-a Muzea nokto kun riĉa programo. Kadre de ĝi estis inaŭgurita nova tutjara ekspozicio „125 jaroj de Esperanto“. La aranĝon partoprenis ankaŭ Pavol Kaščák, ĉefredaktoro de la renaskiĝinta Verda Stacio, kiu pretigis pri la muzeo radioelsendon, aŭskulteblan nun interrete ĉe la Ĉina Radio Internacia.

La intervjuon kun ĉeforganizantino de la aranĝo Pavla Dvořáková vi povas aŭdi en ĈI-TIE.

Por starti la elsendon, klaku komence de la aperinta teksto al signo de aŭskultiloj.


  • zveřejněno 30. 6. 2012, což bylo před 11 měsíci
  • od té doby článek otevřelo 121 čtenářů
  • stránku si můžete vytisknout