Biblioteko
Biblioteko

Nova ekspozicio preparatas!

Ĝis la 15-a de septembro 2015 vi povas viziti nian nunan ekspozicio „Esperanto kaj kolektado“. Sabate la 26-an de septembro 2015je 10:30 estos inaŭgurita nova tutjara ekspozicio, ĉi-foje kun la temo „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo“.

Krom la inaŭĝuro estas preparata aldona kultura, vojaĝprelega kaj ekskursa programo.

Dezirantoj povos mendi tranoktadon en la loka studenthejmo por 2 noktoj (25./26. kaj 26./27.9.). Dimanĉe eblas laŭinterese organizi ekskurson al la ĉirkaŭaĵo (renesanca urbeto Litomyšl kun kastelo sur UNESCO-listo aŭ urbeto Polička kun unike konservita mezepoka muregaro).

Pli detalaj informoj preparatas kaj estos komplegitaj ĝis fino de junio 2015.

  • padv-

  • publikita 8. 6. 2015
  • 503 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi