Biblioteko
Biblioteko

Materialoj por nova tutjara ekspozicio "Esperanto kaj muzoj" serĉatas!

En Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) krom daŭra (kaj aktualigata) ĝenerala ekspozicio pri Esperanto mem estas ĉiujare preparata speciala tema ekspozicio, en 2013 kun la temo „Esperanto kaj muzoj“.

Solena inaŭguro kun bunta kultura programo okazos sabate

la 8-an de junio 2013. Por fari ĝin kvalita kaj vere internacia, ni tre aprezos vian eventualan helpon!

Celoj de la preparata ekspozicio „Esperanto kaj muzoj“:

  1. prezenti Esperanton kiel kulture plenvaloran lingvon kaj laŭ literatura vidpunkto ĉi-foje koncentriĝi precipe pri origina kaj tradukita poezio kaj dramo (+ prezenti ankaŭ tekste, fote kaj filme historion kaj nuntempon de Esperanto-teatro)
  2. prezenti al publiko esperantistojn kaj aktivajn favorantojn de Esperanto (ĉu vivantajn, ĉu jam forpasintajn) kiel multkulturan internacian komunumon de kreemaj homoj – alporti buntan specimenan prezenton de kreado de artistoj – kaj profesiuloj, kaj „nuraj“ amatoroj, laŭeble el plej diversaj landoj de ĉiuj kontinentoj

Ĉi-jare ni NE prezentos apartajn informojn pri muziko (krom tiuj jam estantaj en la ĝenerala ekspozicio), ĉar la temo iĝus tro ampleksa.

Artaĵoj povos rilati al fakoj: pentrado – desegnado kaj grafiko – dizajno – plastika arto – gravurado – arta fotografado – miksaj artteknikoj artmetioj modernaj kaj tradiciaj (ceramiko, dratado, artdekoraĵoj el naturaj kaj aliaj materialoj, juveloj, modaj akcesoraĵoj, brodaĵoj, puntoj, pentraĵoj sur vitro aŭ silko, fotaĵoj de originalaj gastronomiaj kreaĵoj ) Kaj tiel plu!

Kaze de dudimensiaj verkoj (ankaŭ pro financaj kaj teknikaj kialoj) el eksterlando ni akceptas ankaŭ KOPIOJN (resp. kvalitajn ciferecajn fotaĵojn de la verkoj en printebla distingo)!!!

Ambaŭ kolektoj (literatura-teatra kaj figur- kaj metiarta) estos prezentitaj sur ekspoziciaj paneloj kaj en vitrinoj, sed ankaŭ en foliumeblaj dosierujoj. Fotoalbumoj kaj son- kaj videoregistraĵoj estos konservitaj ankaŭ en muzea komputilo kaj interaga tuŝekrano por vizitantoj.

Ĉar por la tuta tema ekspozicio disponeblas nur ĉirkaŭ duono de la muzea spaco, de ĉiu aŭtoro sufiĉas unu aŭ kelkaj verkoj.

Nia ekspozicio certe povos veki intereson precipe per sia bunteco kaj INTERNACIECO, kiun aliaj ekspozicioj ne havas. Ĉi-tie ni povos klare demonstri disvastigecon de Esperanton kaj kunlaboremon kadre de nia komunumo. Ni alvokas precipe aktivajn amatorojn, ke ili ne estus ev. trosinkritikemaj kaj kuraĝu al ni sendi fotaĵojn de siaj verkoj!! Se vi persone ne artumas, ni ankaŭ ĝojos pri informo, ĉu vi scias en via lando pri iu tia artisto aŭ pri teatra ensemblo aŭ profesia aktoro-esperantisto (aginta ankaŭ pasintece), ev. havas la retkontakton al ili aŭ posedas retpoŝete sendeblajn fotaĵojn aŭ aliajn materialojn!

Kaze de via intereso pri kunlaboro bv. kontakti nin je adreso

muzea.ekspozicio@gmail.com

La limdato estas la 21-a de majo 2013 !

Ni petas, ke en via oferto estu:

  1. cifereca fotaĵo (portreto aŭ vi artlaboranta) en printebla kvalito de la artisto
  2. konciza biografio (ĉefa profesio, rilato al Esperanto kaj aktivecoj por Esperanto, artaj interesoj-kleriĝo kaj praktiko, ev. rezultoj (ekz. prezento dum ekspozicio, publikaĵoj ktp.) – (sed eĉ se iu nur kreas amatorece por sia plezuro kaj tute ne ekspoziciigas, kompreneble tute ne gravas! )
  3. oferto de kelkaj verkoj por prezento – ciferecaj fotaĵoj en printebla kvalito por formato ĉ. A4 (20×30cm, aŭ minimume 15×20cm)

Kaze de Esperanto-teatro ni bonvenigos fotaĵojn kaj videospecimenojn el spektakloj (kun koncizaj informoj).

Teknikaj kaj financaj kondiĉoj:

Kiel konate, la tutan muzeon ni prizorgas volontule sensalajre kaj dum preparoj de ekspozicio ni disponas pri vere malalta budĝeto. Malgraŭ tio ni faros nian plejbonon por fari la ekspozicion kvalita kaj estetike alloga.

Ĉiukaze ni ne havas bedaŭrinde financojn por por speciala asekurado kaj sendado el /al eksterlando, koncerne eksterlandajn verkojn sufiĉas ankaŭ bonkvalitaj reproduktaĵoj/fo­taĵoj de la verkoj (en printebla kvalito) , senditaj al ni retpoŝte.

Kompreneble ni danke akceptas ankaŭ verkojn, kiujn al ni la aŭtoro donacos kaj proprakoste sendos. Kaze de unujara senpaga pruntedono necesas pritrakti transportmanieron kaj ĝian koveron. Ambaŭkaze bv. nin unue kontakti je supra adreso! Specialan asekuron pro financaj kaj administraj kialoj ni ne povasbedaŭrinde certigi: ĉiukaze ni garantias, ke Muzea ejo kaj vitrinoj en ĝi estas ŝlosataj kaj dum 5 jaroj okazis ĉi-tie neniu ŝtelo aŭ difekto.

Persona partopreno de aŭtoroj: Pro la supozata pli granda nombro de prezentotaj aŭtoroj kaj pro malalta budĝeto ni bedaŭrinde ne povos kovri por la aŭtoroj vojaĝ- kaj restadkostojn por la inaŭguro. Tamen al seriozaj interesitoj el eksterlando, kies verkojn ni prezentos, laŭ antaŭa interkonsento ni povos ev. proponi 1 senpagan tranokton en la proksima studenthejmo kaj ĉiĉeronan priservon en Svitavy kaj ĉirkaŭaĵo (antaŭ aŭ post la inaŭguro). Tio validas ankaŭ por vizito de la aŭtoro en alia dato dumjare!

Ni elkore antaŭdankas por via kunlaboremo kaj antaŭĝojas viajn ofertojn kaj verkojn kaj ankaŭ ev. informojn pri esperantaj figurartistoj, artmetiistoj ,aktotoroj kaj teatroensembloj.

Speciale ni aprezos ankaŭ eventualajn sponzorojn, kiuj per ajna sumo emos subteni kvalitan pretigon de la ekspozicio kaj ĝia inaŭguro kaj funkciadon de la muzeo. (Eblas ekz. transpago al la ĈEA-subkonto ĉe UEA).

Plenamike nome de la Muzea grupo de ĈEA

Pavla Dvořáková, komisiito pri ekspozicioj kaj rekdaktorino de tiu ĉi Ipernity-paĝo

P.S. Esperanto-Muzeo en Svitavy elkore bonvenigas individuajn kaj grupajn gastojn el eksterlando tutjare! Ĝi estas trafike bone atingebla el ĉiuj direktoj kaj ankaŭ la Bohemia-moravia limlando proponas multajn turismajn allogaĵojn.


  • publikita 30. 4. 2013
  • 1163 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi