Biblioteko
Biblioteko

La 4-a ekspozicio - Esperanto kaj desegnita humuro

La 4-a ekspozicio estas dediĉita al desegnita humuro kaj inkluzivas pentraĵojn de fama ĉeĥa pentristo Pavel Rak pri (ne)interkompreno inter nacioj.
Fotografaĵoj el ekspozicio estas videblaj ĉi tie

La 12-an de junio okazis en Svitavy Muzea nokto. Dum ĝi estis preparita riĉa programo ankaŭ en la Esperanto-muzeo.

Komence estis inaŭgurita nova ekspozicio dediĉita al Desegnita humuro kaj ilustraĵoj de Pavel Rak. Ĝin sekvis bapto de la lernolibro „Esperanto přímou metodou“. Temas pri fama lernolibro aperinta jam en 20 lingvoj. La bapton ĉeestis ĝia aŭtoro Stano Marček, ilustristino Linda Marčeková kaj tradukinto ĉeĥen Max Kašparů, de kio klaras, ke sekvis aŭtogramiado, kiun partoprenis ankaŭ Pavel Rak subskribante sian libron Desegnita humuro. La rolon de baptopatrino akceptis Jana Melichárková, mem aŭtorino de duvoluma lernolibro de Esperanto por infanoj, multjara gvidantino de la ĉeĥa ILEI-sekcio kaj prezidantino de ĈEA.

La programo kontinuis per la ateliero „Desegnado de infanoj kun Pavel Rak“, do la programo estis alloga ankaŭ por etuloj. Krom tio oni povis uzi la okazon kaj partopreni same riĉan programon en la Urba muzeo kaj galerio.

  • jito-

  • publikita 12. 6. 2010
  • 1414 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi