Biblioteko
Biblioteko

"Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" - invito al inaŭguro de la nova ekspozicio

Ni elkore invitas vin al nia muzeo dum la lasta septembra semajnfino 2015! Atendas vin riĉa kultura, kleriga kaj amuza programo.


SUPOZATA PROGRAMO:

Interesitoj demalproksime povas veni kaj tranokti jam vendrede.

Sabate 26.9.2015 ĉ. la 10-a horo alveturo de rapidtrajnoj el direktoj Brno(-Vieno) kaj Česká Třebová (-Prago-Olomouc-Ostrava). La stacidomo situas ĉ 10 minutojn piede de la muzeo, por personoj kun sankomplikaĵoj eblas laŭ antaŭinterkonsento prizorgi traqnsporton peraŭte.

Je 10:30 – Inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo“ (aŭ Netradiciaj vojoj al ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj)

en la Esperanto-Muzeo, situanta en teretaĝo de la Domo de Ottenforfer – kun akompana kultura programo; bapto de la 4-a eldono de la lernolibro „Esperantem za tři měsíce“ el la eldonejo KAVA-PECH, refreŝiĝo; muzika programo – Jiří kaj Milena Jelínek (Sekcio de nevidantoj de ĈEA)

12:15 fakultativa komuna tagmanĝo en la restoracio ASTRA (ebleco de elekto el favorprezaj pretaj manĝoj, pago individue surloke) – interesitoj pri rezervado de loko en saloneto bv aliĝi ĝis 23.9. – poste sen garantio!

13:45 promeno tra la historia urbocentro, partopreno en la Sanktvenceslaa vingustumado, prezentiĝo de zimbalona popolensemblo,

15:00–16:15 – „Turismo por ĉiuj“ – Specifaĵoj de vojaĝado kun sana kaj sensa handikapo

Kiel kaj kial vojaĝas nevidantoj (Jiří Jelínek, Sekcio de nevidantoj de ĈEA)

Novaĵoj en senbariera turismo (interesaj linioj ne nur por rulseĝuloj en la Regiono Pardubice kaj aliloke)

16:15–17:45 – „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" (Aŭstralio, Brazilo, Israelo, Japanio, Suda Koreio, Kubo, Singapuro) – travivaĵoj el vojaĝoj kun projekciado – Petr Chrdle, eldonisto kaj eksa posedanto de vojaĝagentejo, kiuj travojaĝis 70 landojn de la mondo (nur en Esperanto, sen interpretado)

individua vespermanĝo, libera tempo

19:00–20:00 – projekciado de mallongaj vojaĝfilmoj en Esperanto

20:00– Komuna muzikumado kaj instruado de kantoj el diversaj anguloj de la mondo (en la ĉeĥa, en la originaj lingvoj kaj en Esperanto) – sub gvido de Pavla Dvořáková

PARTOPRENO EN LA TUTA PROGRMO ESTAS SENPAGA!!


Dimanĉe 27.9.2915 antaŭtag­meze okazos paralele:

  1. babilado kun eksterlandaj gastoj, diskutoj pri ekspozicia ĉeftemo,

    en la muzeo (senpage)

  2. duontaga ekskurso al la urbo Litomyšl (kun renesanca kastelo sur UNESCO-listo (per publika buso) aŭ al la urbo Polička (trajne), aŭ laŭ interkonsento kaj ebleco peraŭte – horaro lige al forveturo de posttagmezaj trajnoj
  • elspezojn por vojaĝo kaj enirprezoj partoprenantoj kovros individue surloke

Ebleco de tranokto por 1 aŭ pli da noktoj en nove rekonstruita apartamenta pensiono „Bárta“ suir la ĉefplaco tuj apud Esperanto-Muzeo (ĉ. 13 Eŭroj/perso­ne/nokte). Disponeblas ekipita kuirejo, vendejoj por aĉeto de manĝoj apudas. Retejo kaj fotogalerio: http://www.ubytovanisvitavy.eu/ Aliĝoj por tranokto plej malfrue ĝis la 15-a de septembro ĉe: svitavy (ĉe) esperanto.cz


Info: svitavy (zavináč) esperanto.cz


ATINGEBLECO:

La urbo Svitavy, situanta en centro de Ĉeĥio (en t.n. Bohemia-moravia Limregiono) facile atingeblas per ĉiuj trafikiloj el ĉiuj direktoj. Ĝi troviĝas sur la ĉefa trajnlinio kaj el direktoj Prago, kaj Ostrava, kaj Brno(-Vieno). Ev. helpon pri detaloj petu ĉe la organizantoj.

Ni rekomendas alvenon:

Vendrede: el direkto Prago: R Punkva (15:51), en Svitavy je 17:58 aŭ R 873 Slavkov (17:51), en Svitavy je 19:58

el direkto Brno/Vieno
RJ 370 Joseph Haydn (Vieno 17:07, Brno 18:39)
R 862 Svitava (Brno 18:57, Svitavy 19:58)

Sabate ĉirkaŭ la 10-a horo alvenas trajnoj el direktoj Česká Třebová (-Prago kaj Ostrava) kaj Brno. La trajnoj foriras reen sabate ĉ. la 18-a horo, aŭ dimanĉe ĉ. la 12-a, 14-a, 16-a horoj (pli precize vidu IDOS.CZ).

La Esperanto-Muzeo en teretaĝo de la Ottenforfer-Domo situas rande de la ĉefplaco, ĉ. 10 minutojn piede de la trajna stacidomo. SITUO SURMAPE

Ni ĝojatendas vian viziton!


Info: svitavy (ĉe) esperanto.cz

. Pavla Dvořáková


  • publikita 22. 8. 2015
  • 1555 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi